Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 4 jaroj
e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
== Ereĥteo la 1-a ==
[[Dosiero:Rubens-Auffindung des kleinen Erichthonios durch die Töchter des Kekrops.jpeg|eta|250px|<center>''La filinoj de [[Cekropso]] malkovras '''Ereĥteo'''n'', laŭ pentraĵo de [[Peter Paul Rubens]] (ĉ.[[1616]]).</center>]]
'''Ereĥteo''' estis prareĝo de Ateno, fondinto de la ''[[poliso]]'' kaj diigita figuro rilanta al [[Pozidono]], kiel «Pozidona Ereĥteo». Laŭ multaj versioj, li estis [[aŭtoktono]] (li naskiĝis el tero aŭ el [[Geo]]) kaj [[Atena|Ateno]] vartadis lin.
 
La atenanoj ofte kromnomis sin ''Ereĥteidoj'', la «filoj de Ereĥteo»<ref>[[Eŭripido]]. ''[[Medeo (Eŭripido)|Medeo]]'', 824.</ref><ref>Ovidio. ''Metamorfozoj'', 7.</ref>, kaj per tio ili fortigas lian figuron kiel urbofondinto. En sia ''[[Iliado]]''<ref>Homero. ''Iliado'', 2.547-48.</ref>, Homero mencias Ereĥteon kiel ''filo de la grenodonanta Tero, vartita de Ateno''<ref>[[R.M. Frazer]]. ''Some Notes on the Athenian Entry, Iliad B 546-56'', ĉe ''Hermes'', 97.3, paĝ. 262-266 ([[1969]]). Laŭ ci tiu fakulo, evidentiĝas en tiu fragmento spuroj de la praa rolo de Ateno kiel patrina diino, antaŭ ŝia evoluo al paradigmo de virgeco. Oni komparu tion kun la propono de [[Wolfgang Fauth]] (''Der Kleine Pauly'', s.v. ''Athena'', [[1954]]). Malsaman opinion defendis [[Martin P. Nilsson]], en sia ''Geschichte der Griechischen Religion'', vol 1.2, paĝ. 442 kaj sekv. ([[Munkeno]], [[1955]]).</ref>.
 
[[Dosiero:Aratea 22v.jpg|eta|maldekstre|<center>Bildigo de la [[konstelacio]] [[Koĉero (konstelacio)|Koĉero]] por la [[Aratea de Leiden]] ([[830]]-[[840]]).</center>]]
 
=== Milito kontraŭ Eleŭziso kaj morto ===
[[Dosiero:Thracian cavalrymen vs an armored Greek food soldier - Getty Villa Collection.jpg|eta|250px|<center>[[Trakio|Trakianaj]] kavalerianoj batalas kontraŭ [[Ateno|atena]] soldato, sur nigrofigura [[amforo]] (ĉ. [[-530|530]]-[[-520|520 a.K.]]).</center>]]
Dum la regado de Ereĥteo elstaras la milito inter Ateno kaj Eleŭziso, okazinta kiam Eŭmolpo (cetere, pranepo de Ereĥteo<ref>Laŭ la plej konata genealogio, li estis filo de Pozidono kaj [[Ĥiono #Ĥiono, filino de Boreo|Ĥiono]], filino de [[Boreo (vento)|Boreo]] kaj [[Oritio #Oritio, filino de Ereĥteo|Oritio]], la filino de Ereĥteo.</ref>) venis el Trakio kaj invadis Atikon. Ereĥteo konsultis orakolon, kiu respondis ke Ateno nur supervivos post la morto de unu el liaj filinoj. Versio de la rakonto asertas ke tio okazis je la fino de la milito, laŭ peto de Pozidono en venĝo pro la morto de sia filo Eŭmolpo. La fina viktimo de la ofero varias laŭ la versioj: kelkaj rilatas la orakolan verdikton nur al tiuj fraŭlaj, sed laŭ plia fonto nur Ktonio estis oferita. Protogenio kaj Pandoro, la plej maljunaj, volonte sin oferis laŭ plia versio. Iel ajn, ĉiuj konsentas pri tio ke la ceteraj fratinoj, krom Oritio (kiu estis forkaptita fare de la [[anemoj|ventodio]] Boreo kaj ne plu loĝis en Ateno) aŭ almenaŭ kelkaj el ili sin mortigis, ĉar ili promesis suferi la saman destinon se unu el ili forpasus. Tiu rakonto kompareblas kun tiu pri la filinoj de [[Hiacinto de Lacedemonio]] aŭ la filinoj de [[Leoso]].
 
La lastaj linioj de la eŭripida tragedio estis malkovritaj en [[1965]] per papira fragmento<ref>[[Colin Austin]]. ''Recherches de Papyrologie'', 4 ([[1967]]) kaj ''Nova fragmenta Euripidea'' ([[1968]]), fr. 65.90-97.</ref>. Laŭ [[Walter Burkert|Burkert]], ili pruvis ke la fondo de la Ereĥteiono kaj la starigo de la sacerdoteco al Ateno samtempiĝis<ref name="B" />. La diino Ateno kronis la mitan eventon per ordono al la vidvino de Ereĥteo, Praksiteo, «konstrui sanktejon en la urbocentro dediĉitan al tiu, kiu mortigis vian edzon laŭ la nomo Sakrala Pozidono. Sed la loĝantaro, dum ofero de la brutaro, ankaŭ nomos lin Ereĥteo. Al vi, ĉar vi restarigis la urbajn fundamentojn<ref>Praksiteo («kultado al la diino») konsentis pri la ofero de sia propra filino antaŭ la batalo.</ref>, mi donas la althonoran devon enkonduki la unuajn fajrajn oferojn en la urbon, kaj esti konata kiel sacerdotino mia»<ref>Laŭ traduko de la verko de Burkert fare de [[Peter Bing]].</ref>.
 
Post la morto de Ereĥteo, oni petis al lia bofilo [[Ksuto]], edzo de Kreuzo, elekti lian heredinton en la atena trono el la multnombra idaro de la forpasinta reĝo. Tiamaniere [[Cekropso la 2-a|Cekropso]], la plej aĝa filo de Ereĥteo<ref name="A15" /> nomiĝinta tiel honore al la [[Cekropso la 1-a|samnoma]] reĝo-fondinto, akiris la kronon. Laŭ fragmento de la poeto [[Kastoro de Rodiso]], tiu Cekropso estis frato, anstataŭ filo, de la antaŭa reĝo. Tiu nomumo ne estis akceptata de la ceteraj princoj<ref>[[Plutarko]]. ''Tezeo'', 32.</ref>, kiu elpatrujigis Ksuton pro tio<ref>[[Herodoto]]. ''[[Historioj]]'', 1.56.</ref>.
 
 
Krom tiu, de la antaŭe priskribitaj, '''Ereĥteo''' estis ankaŭ la nomo de la jenaj mitaj personoj:
 
# Atena princo, filo de Ereĥteo la 2-a. La diino Ateno okupiĝis pri lia edukado, ĝis kiam ŝi igis lin reĝo de la atenanoj. Oni ankaŭ nomis lin [[Alkono]]<ref name="N" />.
# Laŭ kelkaj versioj, Ereĥteo estis la patro de Oritio, princino forrabita de Dionizo aŭ de Boreo. Tamen, laŭ tiuj fontoj li estis malsama figuro ol la atena reĝo.
 
== Ereĥteo en moderna kulturo ==
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}{{en}} [http://www.mythindex.com/greek-mythology/E/Erichthonius.html Ereĥteo-Eriĥtonio ĉe Greek Myth Index]
 
== Notoj kaj referencoj ==
112 889

redaktoj