Serĉilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Serĉilo''' estas [[programo]], kiun oni uzas por serĉi informojn en [[komputilo|komputila]] sistemo kiel la [[Interreto]]. Kun serĉilo, oni povas trovi informon pri laŭvola temo. Oni tajpas la temon en formo de vortoj[[vorto]]j aŭ frazeto. La serĉilo respondos kun listo de dokumentoj, kiuj (normale) koncernas la temon.
 
La plej ofta serĉo per serĉilo estas por [[TTT-paĝo]]j. Tamen, serĉoj en serĉilo ne estas limigita al nuraj TTT-paĝoj. Oni povas serĉi [[bildo]]jn, [[novaĵgrupo|novaĵgrupajn artikolojn]], telefonnumerojn, [[mapo]]jn, kaj aliajn [[dokumento]]jn.
Linio 19:
* [[Webcrawler]]
 
===Uzado de serĉiloj por konstati la uzadon de esperantaj vortoj===
[[Sten Johansson]] en sia eseo ''Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj'' [2005]<ref>[[Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj]], Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 221-241
</ref> klarigas kiel li uzis [[Interreto|interretajn rimedojn]], ĉefe [[serĉilo]]jn kaj la disponeblon de la [[Tekstaro de Esperanto]] (versioj kaj de antaŭ kaj de malantaŭ 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de [[retejo]]j anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Ekzemple pri la nomitaj [[mal-vorto]]j, li konkludas ke inter "venkintaj" kazoj estus ''humida'' kontraŭ malseketa, ''stulta'' kontraŭ malsaĝa kaj ĉefa malsprita, ''kvereli'' kontraŭ malpaci, ''strikta'' kontraŭ malvasta, dum inter nesukcesintaj estus ''povra'' super kiu ankoraŭ hegemonias malriĉa aŭ eĉ kompatinda, ''leĝera'' super kiu ankoraŭ hegemonias malpeza, ''frida'' super kiu ankoraŭ hegemonias malvarma, aŭ ''olda'' super kiu ankoraŭ hegemonias maljuna kaj malnova. Pri la polemiko inter [[Landnomoj en Esperanto|landnomo]]j, la komparo inter diversaj epokoj konfirmas la venkon de [[landonomo]]j kun [[finaĵo]] ''-io'' super finaĵo ''-ujo'' (ĉiam en la interreta etoso kaj ne nepre en aliaj), la partikularan venkon de [[Barato]] super [[Hindio]], kaj la retenon de la finaĵo -ujo ĉe [[Esperantujo]] kaj ĉe antikvaj landoj kiaj [[Egiptujo]] antaŭ [[Egipto]] por la nuna ŝtato, aŭ [[Ĉinujo]] antaŭ [[Ĉinio]]. Pri la litero [[ĥo]] la komparoj faritaj en 2004 konstatas, ke ĝi pluhegemonias nur en kelkaj vortoj kiaj [[Ĥarkovo]], [[monaĥejo]], [[ĥimero]] aŭ [[jaĥto]] kontraŭ la respektivaj korespondoj kun litero [[ko]], dum tiuj klare venkas en [[kirurgo]], [[kameleono]], mekanika, [[kemio]], arkaika, [[anarkio]], [[tekniko]] kaj ĉefe [[arkitekturo]] kun 90 %; same ankaŭ en la Tekstaro hegemoniis monaĥejo kaj ĥaoso, dum ankaŭ tekniko. Pri la elekto inter kiel kaj kiom por indiki gradon, oni konstatas ke ĉe "adjektivoj kaj adverboj mezureblaj oni pli ofte uzas ''tiom''. Ĉe la vortoj ''multe'' kaj ''malmulte'' oni eĉ preferas ''tiom''. Ĉe nemezureblaj ecoj kiel ''bela'', ''bona'' kaj ''feliĉa'' oni plej ofte preferas esprimi gradon per ''tiel''."<ref>Paĝo 235.</ref> El la falsaj korelativoj formitaj el radiko ali- oni konstatas ke nur estas iomete uzata ''alies'', kiu relative malkreskas. Oni konstatas malgrandan uzon de vorto ''gepatro'' en singularo, de finaĵo -ika anstataŭ -a ĉefe ĉe ekzotika aŭ erotika kaj nedisputeble ĉe mekanika, de finaĵo -acio anstataŭ -o ĉefe en civilizacio aŭ konversacio, sed ne en inaŭguro. Oni konfirmas ankaŭ la finan venkon de modernaj vortoj kiaj ''[[komputilo]]'', ''[[aidoso]]'', ''[[retpoŝto]]'', ''[[poŝtelefono]]'', ''hamburgero'', ''fritoj'', ''kolao'' aŭ [[ĝinzo]].