Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

1 039 bitokojn aldonis, antaŭ 3 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:PL Bolesław Bierut (1892-1956).jpg|thumb|Bolesław Bierut]]
'''Bolesław Bierut'''  ([boLESŭaf BJErut]), naskiĝis kiel Bolesław Rutkowski la 18-an de aprilo 1892, mortis la 12-an de marto 1956; konata ankaŭ sub la nomoj '''Jerzy Bolesław Bielak''' kaj '''Bolesław Birkowski'''<ref name="IPN">[http://katalog.bip.ipn.gov.pl/showDetails.do?idx=B&katalogId=1&subpageKatalogId=1&pageNo=1&nameId=1135&osobaId=6171& Bolesław Bierut. Dane osoby z katalogu kierowniczych stanowisk partyjnych i państwowych PRL. Biuletyn Informacji Publicznej. Instytut Pamięci Narodowej, 2007. (Personal datumoj ĉe la paĝo de la Instituto de Nacia Memoro, 2007) (pole)]</ref>) estis [[Pollando|pola]] [[Komunismo|komunista]] gvidanto, agento de [[NKVD]] kaj konservativa [[Stalinismo|Stalinisto]], kiu post la soveta transpreno de la lando rezulte de la [[dua mondmilito]] iĝis [[prezidanto de Pollando]].

== Vivo ==
[[Dosiero:Bierut_Muz_Kozlowka.jpg|left|thumb|Parte difektita malnova monumento al Bierut antaŭe staranta en [[Lublin]], nun en muzeo en Kozłówka, 2007]]
[[Dosiero:BM_OderNeisse.jpg|left|thumb|[[Germana Demokratia Respubliko|Orientgermana]] poŝtmarko de 1951 memoriganta pri la [[Traktato de Zgorzelec ]]<nowiki/>establanta la [[Odro-Niso-limo|limon Odro-Niso]] kiel “landlimon de paco”, prezentanta la prezidantojn [[Wilhelm Pieck|Vilhelmo Pieck]] (GDR) kaj Bolesław Bierut skuantaj manojn ĉe la nova landlimo]]
Bierut naskiĝis kiel Bolesław Rutkowski en Rury Jezuickie, nun parto de [[Lublin|Lublino]], kiel filo de vilaĝa instruisto Wojciech Rutkowski, kaj lia edzino Maria (fraŭline Biernacka).<ref name="IPN">[http://katalog.bip.ipn.gov.pl/showDetails.do?idx=B&katalogId=1&subpageKatalogId=1&pageNo=1&nameId=1135&osobaId=6171& Bolesław Bierut. Dane osoby z katalogu kierowniczych stanowisk partyjnych i państwowych PRL. Biuletyn Informacji Publicznej. Instytut Pamięci Narodowej, 2007. (Personal datumoj ĉe la paĝo de la Instituto de Nacia Memoro, 2007) (pole)]</ref> Poste li kreis familian nomon "Bierut" kombinante la unuajn silabojn de la familiaj nomoj de siaj gepatroj. En 1918 li lernis ĉe la Varsovia Altlernejo de Ekonomio. En la jaroj 1924–30, li estis en [[Moskvo]] por studi ĉe la lernejo de la [[Tria Internacio|Komunista Internacio]].<ref name="IPN">[http://katalog.bip.ipn.gov.pl/showDetails.do?idx=B&katalogId=1&subpageKatalogId=1&pageNo=1&nameId=1135&osobaId=6171& Bolesław Bierut. Dane osoby z katalogu kierowniczych stanowisk partyjnych i państwowych PRL. Biuletyn Informacji Publicznej. Instytut Pamięci Narodowej, 2007. (Personal datumoj ĉe la paĝo de la Instituto de Nacia Memoro, 2007) (pole)]</ref>

Por la jaroj 1930–31 [[Tria Internacio|Kominterno]] sendis lin al [[Aŭstrio]], [[Ĉeĥoslovakio]] kaj [[Bulgario|Bulgario.]]<ref name="IPN">[http://katalog.bip.ipn.gov.pl/showDetails.do?idx=B&katalogId=1&subpageKatalogId=1&pageNo=1&nameId=1135&osobaId=6171& Bolesław Bierut. Dane osoby z katalogu kierowniczych stanowisk partyjnych i państwowych PRL. Biuletyn Informacji Publicznej. Instytut Pamięci Narodowej, 2007. (Personal datumoj ĉe la paĝo de la Instituto de Nacia Memoro, 2007) (pole)]</ref>. En 1933 li fariĝis agento de [[Sovetunio|sovetia]] militista spionaro GRU. Poste li estis kondamnita en Pollando al 10 jaroj en prizono pro "kontraŭŝtataj aktivecoj" (en prizono en la jaroj 1933–1938).<ref name="IPN">[http://katalog.bip.ipn.gov.pl/showDetails.do?idx=B&katalogId=1&subpageKatalogId=1&pageNo=1&nameId=1135&osobaId=6171& Bolesław Bierut. Dane osoby z katalogu kierowniczych stanowisk partyjnych i państwowych PRL. Biuletyn Informacji Publicznej. Instytut Pamięci Narodowej, 2007. (Personal datumoj ĉe la paĝo de la Instituto de Nacia Memoro, 2007) (pole)]</ref>. La porsovetia [[Komunista Partio de Pollando]] estis dissolvita de [[Josif Stalin]] en 1938. Bierut evitis areston en la [[Granda purigo]], kiu gvidis al ekzekuto de multaj gvidantoj de la Komunista Partio de Pollando en Sovetio. Post amnestio ordonita de la pola registaro en 1938 Bierut ekloĝis en [[Varsovio]] kaj laboris kiel librotenisto en kooperativo.

Post la komenciĝo de la dua mondmilito Bierut fuĝis al orienta Pollando (baldaŭ okupita de la [[Ruĝa Armeo]]) por eviti soldatan servon. Bierut pasigis parton de la milito en Sovetio kaj estis sendita estri novkreitan [[Pola Laborista Partio|Polan Laboristan Partion]] en 1943. Li laboris kiel ĉefo de la Provizora Nacia Konsilio, kvazaŭ-parlamento (''Krajowa Rada Narodowa''), kreita de la porsovetia kaj bazita en Moskvo Unio de polaj Patriotoj, en la jaroj 1944-1947. Bierut ludis gvidan rolon en la establo de Popola Pollando.
[[Dosiero:Powazki_Bierut.JPG|left|thumb|La tombo de Bierut en la militista tombejo Powązki, 2004]]
Bierut mortis en misteraj cirkonstancoj en [[Moskvo]] la 12-an de marto 1956 dum vizito al Sovetio, nelonge post kiam li ĉeestis la 20-an Kongreson de la Komunista Partio de Sovetio, dum kiu [[Nikita Ĥruŝĉov]] liveris sian Sekretan Paroladon kondamnantan la [[Kulto al personeco|kulton al personeco]] de Stalin. Lia morto kaŭzis suspektojn pri [[Veneno|venenado]] aŭ [[Sinmortigo|suicido.]]

== Referencoj ==
3 108

redaktoj