Silezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
 
== Historio de Silezio ==
Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de [[lugioj]] respektive de [[silingoj]], parto de la [[vandaloj]]. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de ''Ślężanie'' kaj de ''Opolanie''. Ekde la jaro [[990]] la teritorio estis pribatalita inter la regnoj polaj kaj bohemaj. En 1137 venkis la pola regno, kaj ekde la jaro [[1138]] la regiono estis apanaĝa piastida princlando. En la jaro [[1163]] ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogovio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la [[13-a jarcento]] de Henriko la 1-a en Grandan Legnicion – pli malfrua [[Malsupra Silezio]] kun centro en [[Vroclavo]]. Al la tria, orienta apanaĝo [[Mieszko la 1-a Silezia]] aligis parton de suda [[Pollando]], kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de [[Bytom]], Osviecim, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua [[Supra Silezio]], kiu havis centron en [[Racibórz]], pli malfrue en [[Opole]]. Duko [[Henriko la 1-a Barbulo]], kiu ekregis en 1201, sisteme subtenis la varbon kaj alvenigon de germanaj setlistoj, kaj lia filo Henriko la 2-a, la pia, daŭrigis la varbadon de germanaj setlistoj al Silezio. Per kontrakto el la jaro [[1202]] la piastidaj regantoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en [[Malsupra Silezio|Malsupran Silezion]] kaj [[Supra Silezio|Supran Silezion]]. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la [[15-a jarcento]] kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar la procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.
 
Jam post la pereiga malvenko en la [[batalo ĉe Legnica]] kontraŭ la [[mongoloj]] en la jaro [[1241]], en kiu mortis ankaŭ Henriko la 2-a, la pia, okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la [[13-a jarcento]] memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow, Zahanio, Javorio kaj pli malfrue Volovio. De regiono [[Vroclavo]] poste apartiĝis regionoj de [[Świdnica|Swidnica]], Oleŝnica, Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.
 
Sed la divido trafis ankaŭ [[Supra Silezio|Supran Silezion]], kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro [[1281]] regionoj de [[Český Těšín|Těšín]], [[Racibórz]], [[Bytom]], Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la [[15-a jarcento]] ankaŭ regiono [[Opava]] kaj [[Krnov]] (definitive konfirmita nur en la jaro [[1659]]), kiuj antaŭe apartenis al [[Moravio]].