Plantoscienco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Plantoscienco''' aŭ '''plantologio''' (laŭ [[NPIV]] per [[greka lingvo|greka]] [[postafikso]], λόγος: traktado), aŭ ankoraŭ '''botaniko''' (greke, βοτάνη: herbo) aŭ '''fitologio''' (greke, φυτόν: planto) estas la studo de [[planto]]j, [[vegetalo]]j, aŭ de la plantoregno. Ĝi estas branĉo de la [[biologio]].
 
'''[[Botanikisto]]''' aŭ '''plantosciencisto''' estas [[sciencisto]] kiu specializas en tiu studfako. La termino "botaniko" derivas el la vortoj de la [[Antikva greka]] βοτάνη (''botanē'') signige "[[paŝtejo]]", "herbaro", aŭ "[[Furaĝo|furaĝejo]]"; βοτάνη estas siavice deriva el βόσκειν (''boskein''), "manĝi" aŭ "paŝtadi".<ref>Liddell & Scott 1940.</ref><ref>Gordh & Headrick 2001, p. 134.</ref><ref>Online Etymology Dictionary 2012.</ref> Tradicie, en botaniko estis inkludita ankaŭ la studo de [[fungo]]j kaj [[algo]]j fare de [[Fungoscienco|fungosciencistoj]] kaj [[Algoscienco|algosciencistoj]] respektive, kun la studo de tiuj tri grupoj de organismoj restantaj ene de la sfero de intereso de la [[Internacia Botanika Kongreso]]. Nuntempe, botanikistoj studas proksimume 400,000 [[specio]]jn de vivantaj [[organismo]]j<ref>Bold 1977, p. 7.</ref> el kiuj ĉirkaŭ 260,000 specioj estas [[vaskulaj plantoj]] kaj ĉirkaŭ 248,000 estas [[Angiospermoj|florplantoj]].<ref>Judd et al. 2002, p. 2.</ref>
 
Botaniko originis ekde [[prahistorio]] kiel [[Herbokuracado]] kun la klopodoj de fruaj homoj por identigi - kaj poste kultivi - manĝeblajn, medikamentajn kaj venenajn plantojn, igante ĝin unu el la plej aĝaj branĉoj de [[scienco]]. Mezepokaj kurac-[[ĝardeno]]j, ofte ligitaj al [[monaĥejo]]j, enhavis plantojn de medicina graveco. Ili estis pioniroj de la unuaj [[Botanika ĝardeno|botanikaj ĝardenoj]] ligitaj jam al [[universitato]]j, fonditaj de la [[1540-aj jaroj]] pluen. Unu el plej fruaj estis la [[Botanika Ĝardeno de Padovo]]. Tiuj ĝardenoj faciligis la akademian studon de plantoj. Laboroj por katalogi kaj priskribi ties kolektojn estis la komencoj de planta [[taksonomio]], kaj kondukis en 1753 al la [[dunoma nomsistemo]] de [[Linnaeus]] kiu restas en uzo ĝis nun.