Malsano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 36:
 
Socia kondiĉo kaj ekonomia statuso efikas sur sanon. [[Malsanoj de malriĉeco]] estas malsanoj kiuj estas asociita kun [[malriĉeco]] kaj malalta socia statuso; [[malsanoj de bonfarto]] estas malsanoj kiuj estas asociitaj kun alta socia kaj ekonomia statuso. Kiuj malsanoj estas asociitaj kun kiuj statoj varias laŭ tempo, loko kaj teknologio. Kelkaj malsanoj, kiel [[diabeto]], povas esti asociitaj kun ambaŭ malriĉeco (malriĉa manĝaĵelektoj) kaj bonfarto (longa vivo kaj hejmsidaj vivstiloj), tra malsamaj mekanismoj. La termino [[malsanoj de civilizacio]] priskribas malsanojn kiuj estas pli oftaj inter pli malnova loĝantaro. Ekzemple, [[kancero]] estas ege pli ofta en socioj en kiu plejpartoj de membroj vivas ĝis ili atingas la aĝon de 80 ol en socioj en kiu plejpartoj de membroj mortas antaŭ ol ili atingas la aĝon de 50.
== Difinio de malsanulo ==
[[Dosiero:Gabriel von Max Die ekstatische Jungfrau Katharina Emmerich.jpg|right|thumb|200px|«Ekstatische Jungfrau Katharina Emmerich» de [[Gabriel von Max]] ([[1885]]).]]
Malsanulo estas homo kiu suferas malsanon, ĉu tiu estas konscia aŭ ne je sia stato. Joan Riehl-Sisca difinas la ''rolon de malsanulo'' kiel «la pozicio kiun adoptas persono kiam ĝi sentas sin malsana»
 
La maniero laŭ kiu unuopulo perceptas kaj la sanon kaj la malsanon estas fenomeno kompleksa kaj partikulara laŭ kiu tiu reagas ĝenerale kaj frontas la situacion en diferencaj dimensioj de sia personeco (emocie, racie, fizike kaj spirite ekzemple). Tiele, ĉiu persono vivas la esperton de sano-malsano de diferenca maniero kaj tio kondiĉigas la signifon kiun tiu donos al la espertoj.<ref>[http://www.actasanitaria.com/actasanitaria/frontend/desarrollo_noticia.jsp?idCanal=23&idContenido=23158 Gérvas J. Enfermar. Acta Sanitaria. 2010/12/13.]
</ref>
 
Spite la unuopaj reagoj de individuoj, la socia kaj kultura etosoj havigas specifajn kadrojn al tiuj reagoj, limigante ties esprimivon al kelkaj formoj «kulture akcepteblaj».
 
«Kiam persono malsaniĝas, tiu faras tion integre, ne ere aŭ limdate. Ĉiuj komponaĵoj de la homa ento ŝanĝiĝas kaj ĉiu el ili postulas proprajn necesojn. Tiele ke la malsano generas fizikajn simptomojn kiaj la doloro kaj la dispneo; psikemociajn simptomojn kiaj timo, anksieco, kolero, deprimo; spiritajn necesojn kiaj sentoj de kulpo, de perdno, de interna paco; kaj socialajn postulojn kiaj konsidero kaj malakcepto de abandono.»<ref>Sanz Ortiz. ¿Qué es un enfermo?. En: Farreras-Rozman. Medicina Interna. (1):50.</ref>
 
=== Esperto de malsano ===
La esperto de malsano estas la vivosperto de procezo kiu inkuldas ŝanĝojn aŭ modifojn de iama stato. Ĝi divideblas en kvin etapoj jene:
# Fazo 1a, en kiu oni spertas la simptomojn.
# Fazo 2a, en kiu oni akceptas la rolon de malsanulo.
# Fazo 3a, en kiu oni kontaktas kun la sanzorganto.
# Fazo 4a, en kiu la malsanulo dependiĝas el la sanservo.
# Fazo 5a, en kiu okazas la rehabilitado aŭ rekuperado aŭ akceptado de la stato de malsano se tiu estas kronika.
 
=== Konduto ĉe malsano ===
Ĝenerale, la malsanuloj agadas laŭ speciala maniero antaŭ siaj statoj; la kuracistoj nomigas ''konduto ĉe malsano'' al tia modifo de konduto.
 
La konduto ĉe malsano implicas kiel la malsanulo kontrolas sian organismon, difinas kaj interpretas siajn [[simptomo]]jn, adoptas agojn kaj uzas la sansistemon. Ekzistas granda variableco en la maniero kiel la personoj reagas antaŭ la malsano, ĉu la propra ĉu la alies. Tamen, la manifestado de la konduto ĉe malsano povas esti uzata ankaŭ por kontroli la vivajn malfacilaĵojn.
 
== Religia vidpunkto ==
[[Dosiero:St Rochus.jpg|eta|maldekstra|180px|Sankta Roĥo, patrono de malsanuloj en katolika tradicio]]