La enigmo de l' ar@neo: Malsamoj inter versioj

1 349 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo kun 'thumb '''La enigmo de l'ar@neo''' estas verko de la kataluna verkisto Abel Montagut. Ĝi estas interesa romano kiu k...')
 
[[File:La enigmo de l' ar@neo, de Abel Montagut.JPG|thumb]]
'''La enigmo de l'ar@neo''' estas verko de la kataluna verkisto [[Abel Montagut]]. Ĝi estas interesa [[romano]] kiu kunigas diversajn trajtojn foje ne ofte kunigeblajn. Dekomence kiel indikas la titolo, temas pri enigmo, tio estas, la verko estas [[krimromano]]. Krome la ĉefaj roluloj estas adoleskantoj (fakte kerna etoso estas [[mezlernejo]]), do temas pri [[porjunula literaturo]], aŭ iel pri [[formoromano]]. Krome en la laŭiro de la verko aperas konstante tekstoj kaj aludoj de [[universala literaturo]], kio havigas al la libro iel kulturan aldonenhavon. Modernecon havigas la struktura fadeno konsistanta el [[retmesaĝo]]j; de tio la uzo de la simbolo [[@]] en la titolo, alude al la uzado de tiaj iloj kaj en la romano kaj en la vivo, krom ke la propra intrigo estas kvazaŭ [[aranereto]], malantaŭ kiu kaŝas sin la araneo, nome la kulpulo. Alia duaranga ingredienco de la romano estas [[Esperanto]] mem, ĉar la patro de la ĉefrolulo estas [[esperantisto]] kaj fojas aludoj al detaloj de [[Esperantujo]].
 
{{redaktata}}
== Enhavo ==
{{Intrigo}}
La ĉefrolulo Eladi ricevas anoniman mortominacon por sia patro. La anonimulo sekve sendas mesaĝojn kun fragmentoj el universala literaturo. Helpas al Eladi lia amiko Kalu kaj juna instruistino Cecilja. Eladi komunikas la disvolvigon de la esplorado al sia koramikino Mirjam, kiu forestas eksterlande.
{{Intrigofino}}
 
== Stilo ==
En tiu romano Abel Montagut uzas multajn [[neologismo]]jn kongrue kun la moderneco de la etoso, vidu supre pri retmesaĝoj, adoleska medio, ĉefroluloj ktp. Tiele fine la aŭtoro aldonas liston nomita ''Glosoj'', inter kiuj multaj estas referencataj al tre konataj verkoj kiaj [[PIV]], la Suplemento al PIV de 1987, la ''Neologisma Glosaro'' de [[Henri Vatré]], la Vortaro Hispana-Esperanta de [[Fernando de Diego]] kaj aliaj ne tiom konataj verkoj aŭ literaturaĵoj kiaj ''Abunde kaj Redunde'' de [[Josef Rumler]], ''Ekstremoj'' de kvar iberianoj, ''Knedu min sinjorino!'' de [[Renato Corsetti]] kaj Slango kaj ĵargono de [[Wouter F. Pilger]].
 
==Bibliografio==
** ''L'enigma de l'arany@'' Pagès editors. Lleida, [[2000]]. ISBN 84-7935-665-0. 346 p. (Katalunlingva versio de ''La enigmo de l'ar@neo'')
** Traduko al la hispana (fare de Joaquim Biendicho): ''El enigma de Dulwig'' Editorial Milenio. Lleida, [[2007]]. ISBN 978-84-9743-221-4. 240 p.
 
[[Kategorio:Esperantlingva literaturo]]
[[Kategorio:Krimromanoj]]
204 894

redaktoj