Germana Renesanco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Unu el ĉefaj gravaj germanaj humanistoj estis [[Conrad Celtes|Konrad Celtis]] (1459–1508). Celtis studis ĉe [[Kolonjo]] kaj [[Heidelberg]], kaj poste veturis tra Italio kolektante latinajn kaj grekajn manuskriptojn. Tre influita de [[Tacito (verkisto)|Tacito]], li uzis lian verkon ''Germania'' por ekesploradi la historion kaj geografion de Germanio. Eventuale li dediĉis sian tempon al la poezio, per kiu li laŭdis Germanion. Celtis estis grava figuro en la Norda Renesanco kaj helpis alporti tion kio estis startinta en Italio al Germanio.
 
{{redaktata}}
Alia figuro kiu ege kontribuis al la sukcesoj de la Germana Renesanco estis [[Johann Reuchlin]] (1455–1522) kiu studis en variaj lokoj en Italio kaj poste instruis grekan lingvon. Tiu germana humanisto kaj fakulo ekstudis la [[hebrea]]n por esploradi religiajn kaj kulturajn sciarojn. Pere de sia studo de hebrea kaj de [[Judismo]], li celis por purigi [[kristanismo]]n. Tamen, la papeco ne akceptis liajn temojn kaj konsideris lin [[herezulo]].