Álvaro de Mendaña de Neira: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|220px|Álvaro de Mendaña de Neira '''Álvaro de Mendaña de Neira''' (ankaŭ '''Neyra''') (1541 - 18-an de oktobro 159...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Álvaro de Mendaña de Neira''' (ankaŭ '''Neyra''') ([[1541]] - [[18-an de oktobro]] [[1595]]) estis [[Hispanio|hispana]] navigisto, kaj estis la unua okcidentulo kiu malkovris la [[Salomoninsuloj]]n. Li naskiĝis en [[Zaragoza]], kaj transloĝiĝis en 1558 al [[Limao]] ([[Peruo]]).
 
En [[1567]] li foriris kun [[Pedro Sarmiento de Gamboa]] el [[Callao (urbo)|Callao]] je ekspedicio al la [[Pacifiko]], por serĉi la legendecan [[Terra Australis]]. Li ŝipveturis interalie laŭ [[Nui]] kaj [[Lord Howe-insulo]] antaŭ ol li finfine en februaro [[1568]] albordiĝis sur [[Santa Isabel (insulo)|Santa Isabel]] (=[[Bughotu]]), unu el la [[Salomoninsuloj]]. Ankaŭ [[Guadalcanal (insulo)|Guadalcanal]] kaj [[Makira (insulo)|San Cristóbal]] estis vizitataj, sed sur ĉiuj insuloj la kontakto kun la loĝantoj same okazis: komence afabla, poste kun tensioj pro nekomprenemo, kiuj finfine rezultis en punagoj ĉe kiuj oni mortigis membrojn de la loka populacio.
 
En majo Mendaña reiris al Peruo, ĉe kiu li unue direktis norden por tiel atingi la favoran [[Nord=Pacifika fluo|Nord-Pacifikan fluon]]. Li ŝipveturis laŭlonge la [[Marŝalinsuloj]], la [[Gilbertinsuloj]] kaj [[Wake-insulo|Wake]]. Pliposte li alvenis en forta ŝtormo. En septembro [[1569]] li revenis en Callao.