Álvaro de Mendaña de Neira: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Mendaña volis reveni al la Salomoninsuloj, kaj pro tio donis al ili la nomon sub kiuj ili ankoraŭ estas konataj, sugestante ke la Salomoninsuloj estis la [[Ofiro]] kie [[Salomono]] forprenis sian oron. Dum longa tempo li ne aŭdis ion de la aŭtoritatuloj en Hispanio kaj Peruo; nur en [[1595]] li ricevis permeson por dua ekspedicio.
 
Mendaña kaj sia stiristo [[Pedro Fernandes de Queirós|Pedro Fernández de Quiros]] malkovris dum tiu vojaĝo la [[Markizinsuloj]]n, kaj finfine albordiĝis sur la [[SantaSantakruzaj Cruz-insuloj]] ([[Ndeni]]), kie oni establis kolonion. La kolonio tamen jam de la komenco estis malsukcesa, pro la mortigado de la loka populacio, malsanoj kaj malbona gvidado. Mendaña mem estis grave malfortiĝinta pro [[malario]], kaj pro tio mortis. Ankaŭ okazis internaj disputoj, en kiuj denove homoj mortis.
 
Quiros finfine kun peno kondukis la ekspedicion al la [[Filipinoj]]. Adstringa situacio dum tio estas ke la ŝipanaro soifis dum la provizo de trinkakvo estis uzata de [[Doña Ysabel]] (la vidvino de Mendaña) por lavi ŝiajn vestojn.