Tilsit (fromaĝo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Tilsit''' aŭ '''Tilsiter''' estas duondura [[fromaĝo]] kun flaveca koloro, kiu en la mezo de la [[19-a jarcento]] estis kunportita de svisaj metiistoj el [[Emental]] al [[Orienta Prusio]]. Ĝi nomiĝas laŭ la Prusa urbo ''Tilsit'' (nun ''[[Sovetsk (Kaliningrada provinco)|Sovetsk]]''). La rezulto de la prilaborado estas intense spicigita fromaĝo.
 
Tilsiter, farita el kruda aŭ [[Pasteŭrizado|pasteŭrizita]] bovina lakto, havas gras-titron inter 30 kaj 60%. Ĝi havas blankan ĝis eburan aŭ helflavan koloron kaj solidan strukturon kun truoj taŭga por tranĉi. Spicigita per [[kumino]] aŭ [[karvio]] kaj semoj de [[pimento]].
 
La gusto estas milda sed iom spiceta. La minimuma maturiĝo daŭras du monatojn. Dum la maturiĝo oni banas la fromaĝon en salakvo kun [[bakterio]]j (''bacterium linens''), pro tio ĝi havas spicetan guston kaj fortan odoron.