Markizo de Sade: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
Loko de morto = [[Charenton]] |
}}
'''Donatien Alphonse François de Sade''' [({{prononco|dɔnatjiɛ̃ alfɔnz maʁki də sad]}}, Esperantigite '''Donatjie Alfonz Marki de Sad'''), pli konata kiel '''markizo de Sade''', franca nobelo, naskiĝis la [[2-an de junio]] [[1740]] en palaco Condé en [[Parizo]]. Lia patro estis '''''Comte de Sade''''', patrino '''''Marie Elénore Maillé de Carman'''''. Dekomence klerigis lin lia onklo, poste li transiris en [[liceo]]n kaj sekve li komencis agadi en [[armeo]], li partoprenis ankaŭ en [[Sepjara milito]]. En la jaro [[1763]] li edziĝis kun Renée-Pelagie de Montreuil, filino de riĉa paca juĝisto, kun kiu li havis tri infanojn. Kiam lia patro en januaro [[1767]] mortis, li akceptis titolon "Comte de Sade". Mallongtempe post la geedziĝo li komencis vivi per skandala diboĉa vivo, liajn [[orgio]]jn ofte partoprenis eĉ lia edzino kaj ŝia fratino. Sade estis en la jaro [[1772]] kondamnita je [[morto]], sed li ricevis pardonon. En [[1777]] li estis denove malliberigata en [[Vincennes]], kie estis lia kunmalliberigito [[Comte de Mirabeau]], kiu same verkis [[erotiko|erotikaj]] verkojn. En la jaro [[1784]] Sade provis fuĝi kaj li estis transloĝigita en [[Bastille]]. Komence de junio [[1789]] (ankoraŭ antaŭ atako kontraŭ Bastilla) li estis transveturigita en malsanulejon por degeneritoj en [[Charenton-Saint-Maurice]]. El Charenton li estis en la jaro [[1790]] tralasita kaj lia edzino poste eksedziniĝis. Tiutempe li renkontiĝis kun [[Marie-Constance Quesnet]], kun kiu li restis la reston de sia tuta vivo. En la jaro [[1801]] li estis denove malliberigita en [[fortikaĵo]] [[Bicetre]], sed post interveno de siaj parencoj li estis proklamita kiel mense malsana kaj en [[1803]] li estis translokigita reen en azilejon en Charenton, kie povis vivi kun li ankaŭ Constance. Abbeo de Coulmier, liberala direktoro de la instituto en Charenton, permesis al li surscenigi kun pacientoj kelke da teatraj prezentoj, kiujn vizitis ankaŭ pariza publiko kaj kiuj estis pozitive taksataj kiel novaj paŝoj de [[psikoterapio]]. Sade havis ankaŭ ĉi tie skandalan rilaton kun dekdujara Madeleine Leclerc, kiu daŭris kvar jarojn ĝis lia morto. Donatien Alphonse François de Sade mortis la [[2-an de decembro]] [[1814]] en Charenton.
 
== Verkoj ==