La enigmo de l' ar@neo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
En tiu romano Abel Montagut uzas multajn [[neologismo]]jn kongrue kun la moderneco de la etoso, vidu supre pri retmesaĝoj, adoleska medio, ĉefroluloj ktp. Tiele fine la aŭtoro aldonas liston nomita ''Glosoj'', inter kiuj multaj estas referencataj al tre konataj verkoj kiaj [[PIV]], la Suplemento al PIV de 1987, la ''Neologisma Glosaro'' de [[Henri Vatré]], la Vortaro Hispana-Esperanta de [[Fernando de Diego]] kaj aliaj ne tiom konataj verkoj aŭ literaturaĵoj kiaj ''Abunde kaj Redunde'' de [[Josef Rumler]], ''Ekstremoj'' de kvar iberianoj, ''Knedu min sinjorino!'' de [[Renato Corsetti]] kaj ''Slango kaj ĵargono'' de [[Wouter F. Pilger]].
 
==Rakonta materialo==
Kiel aldona materialo oni algluas en la diversaj epizodoj po unu tekston de universala literaturo kun komplementa klarigo kadriginta ĝin en la koncerna nacia aŭ lingva medio. Tio funkcias kiel kromaĵo simile al kiel informaj tekstoj pri la universala sciaro plenigas la verkon [[La Mondo de Sofia]] de [[Jostein Gaarder]].
 
Kiel ludo, la aŭtoro enmetas aludojn al konata esperantistoj ĉefe de la nomata Iberia Skolo.<ref>[[La enigmo de l'ar@neo]]. IEM. [[Vieno]], [[2003]]. ISBN 3-01-000030-8. pp 251-252.</ref> Tiukadre la patro de la ĉefrolulo estus reprezento de la verkisto mem, ĉar fakte unu el la ŝlosilaj temeroj de la intrigo rilatas al libro verkita de la patro pri la universala diluvo, malantaŭ kiu evidente kaŝiĝas [[Poemo de Utnoa]]. Tio estus estinta interpretita de stranguloj kiel ezotera libro plena je [[simbolo]]j, rilataj al [[Templanoj]]. Tiu afero estus ligita al grupo de novnazioj kiuj komplikigus la historion.
 
==Bibliografio==
** ''L'enigma de l'arany@'' Pagès editors. Lleida, [[2000]]. ISBN 84-7935-665-0. 346 p. (Katalunlingva versio de ''La enigmo de l'ar@neo'')
** Traduko al la hispana (fare de Joaquim Biendicho): ''El enigma de Dulwig'' Editorial Milenio. Lleida, [[2007]]. ISBN 978-84-9743-221-4. 240 p.
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Esperantlingva literaturo]]
204 894

redaktoj