Martín Fierro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
== Intrigo ==
{{Intrigo}}
En ''El Gaucho Martín Fierro'' ("la ida"), gaŭĉa laboristo de la pampoj bonaeraj, kiu vivas kun edzino kaj du filoj, estas rekrutita perforte por servir en fortikaĵo, nome por la milicoj kiuj luktas defende la argentinan landlimon kontraŭ la indiĝenoj, lasante sian familion. Tiu malriĉo kaj kompatindeco oftas en la literaturo de la epoko romantika; sed militistaj espertoj ne. Reveninte lia bieno estas abandonita kaj li trovas nek la edzinon nek la filojn. Malespere Martín Fierro mortigas negron en duelo, kio igas lin kontraŭleĝa gaŭĉo persekutita de la polico, kontraŭ kiu batalas; li akiras kompanon: nome la serĝento Cruz, kiu inspirita de la kuraĝo de Fierro unuiĝas al li meze de batalo. Fuĝintaj, ambaŭ foriras al dezerto kie ili vivas inter indiĝenoj, espere trovi tie pli bonan vivon.
{{Intrigofino}}
==La priskribo fare de Julio Mafud==
Julio Mafud, profesoro pri literaturo kaj sociologio, en sia ''Prezento'' al ''Martín Fierro'' tradukita en Esperanton fare de Ernesto Sonnenfeld, faras klaran priskribon kaj de la gauĉo ĝenerale, de la [[ĉefrolulo]] partikulare kaj eĉ de la literatura verko de José Hernández. Kiel ĉefaj trajtoj de la gaŭĉo li elstarigas lia "moviĝemo" en sia "izoleco"; li konas sian medion, nome la specojn de paŝtaĵoj, la vojojn, la ventojn ktp. La [[tranĉilo]] estas lia ĉefa ilo, kaj por manĝi kaj por lukti kaj por labori. La [[gitaro]] estas alia necesa utilo. Nur "escepte li havas familion", dum amikeco estas la nura socia rilato, kiun li agnoskas.<ref>Julio Mafud en ''Prezento'' al [[José Hernández]], ''[[Martín Fierro]]'', J. Régulo, La Laguna, 1965, pp. 19-20.</ref>
 
La pampo estas malfacila vivejo, kie danĝeras movgrundoj, miraĝoj kaj malvarmaj ventoj. En tiu medio la gauĉo malaperas pro eŭropismaj intencoj ŝanĝi la tiean vivon. Tiukadre la verko ''Martín Fierro'' iĝas "cignokanto". La gaŭĉo klopodas rifuĝiĝi inter indianoj, sed tio li ne estas kaj tiele "en neniu el la du mondoj li povas vivi".<ref>Paĝo 23. </ref>
 
La verko iĝis tuj ege populara, kion pruvas 11 eldonoj kaj 40 000 ekzempleroj venditaj en sep jaroj; kantantoj parkeris la poemon kaj la verko inciatis la tutan literaturon de socia protesto en tiu mondoregiono.<ref>Paĝo 24. </ref>
 
== En Esperanto ==