Vorto: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
ISBN
(ISBN)
{{Citaĵo|"vorto estas radiko (radikalo) kun finaĵo" (eventuale sola finaĵo memstare), do implice "radiko estas iu ajn eblo de vorto sen finaĵo" ktp.}}<ref>Christian Rivière, Vortfarado kaj radikfarado, [[Beletra Almanako]], [[BA9|nº 9]], oktobro 2010, p. 99)</ref>
 
Tiu eseo estis ripetita en aliaj eldonoj.<ref> [[Christian Rivière]], ''Vortfarado kaj radikfarado'', en [[Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj]], Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], [[2015]]. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 67-94.</ref> En ĝi la aŭtoro eliras el la diferenco inter [[vorto]] kiel "radiko (radikalo) kun finaĵo" kaj [[radiko]] kiel "iu ajn eblo de vorto sen finaĵo". Li uzas matematikajn operaciojn aŭ formulojn por distingi inter la diversaj kombinebloj, ĉefe por distingi kunmetadon disde kungluadon. Aliaj studataj konceptoj estas supervortoj, radikkategorioj, reguloj en la ordo de vorteroj ktp. Praktike temas pri revizio de la ĝenerala studo de la [[Plena Analiza Gramatiko]].
 
== Vortoj en Esperanto ==
 
==== Ĉindevenaj Esperantaj vortoj ====
[[Xu Daorong]] en sia eseo ''Kiom da ĉina en Esperanto?'' [1979]<ref>[[Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj]], Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], [[2015]]. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 243-256.</ref> rememorigas, ke [[ĉina]] kaj [[Esperanto]] estas du tre apartaj lingvoj, ĉar supozeble [[Zamenhof]] baziĝis ĉefe sur hindeŭropaj lingvoj, krom la ''ne superebla geografia baro''<ref>Paĝo 243.</ref> Kiel escepto estus la vorto [[teo]], de nedudebla ĉina deveno kune kun alia radiko samsignifa kaj samdevena ofta en hindeŭropaj lingvoj, kia estas ''ĉa''. La eseisto ordigas sian tezon laŭ tri kategorioj, nome vortotrezoro, numerala sistemo kaj ''"transglito" de unu vortospeco al la alia en ambaŭ lingvoj''<ref>Paĝo 253.</ref> por konkludi, ke eĉ se Zamenhof mem ne uzis aŭ eĉ ne konis la ĉinan, estas nedudeblaj similaĵoj inter la apartaj lingvoj, kiuj konfirmas ties logikecojn. Pri la vortotrezoro la analizo de sinjoro Daorong konsistas ĉefe en proponoj kaj bedaŭro ke jam ne eniris en Esperanton pli da [[ĉinismo]]j kongrue kun la pezo kaj gravo de la [[ĉina kulturo]]. Ekzemple Daorong propronas eniron de pli el la 56 ĉinaj naciecoj, el kiuj dekomence eniris nur la sep internaciaj [[kazaĥoj|kazaĥo]], [[koreoj|koreo]], [[mongoloj|mongolo]], [[rusoj|ruso]], [[taĝikoj|taĝiko]], [[tajoj|tajo]] kaj [[uzbekoj|uzbeko]], krom kiuj en [[PIV]] eniris almenaŭ kvar nome [[hanoj|hano]], [[manĉuroj|manĉuro]], [[tibetanoj|tibetano]] kaj [[ujguroj|ujguro]]. Partikulare li bedaŭras la mankon de ''hujino''. Ĉefa kontribuo de la eseo estas listo de 83 ĉinismoj rilataj al la ĉina kulturo, el kiuj majoritatoj estas [[mezurunuo]]j, [[muzikilo]]j, [[manĝaĵo]]j, nobelaj titoloj, kaj aliaj, el kiuj eniris en PIV nur [[dabingo]], [[huntuno]], [[lio]] kaj [[maĝango]], kaj li bedaŭras ekzemple la mankon de [[fano]], [[muo]], [[juano]], [[ĝiao]], [[feno]], [[ĝino]] kaj aliaj. Pri ties ofteco kaj gravo li aludas al la traktado de tiuj vortoj kaj konceptoj en la ĉina gazeto ''[[El Popola Ĉinio]]''.
 
=== Specifaj vortoj en Esperanto ===
 
===Uzado de Interreto por konstati la uzadon de esperantaj vortoj===
[[Sten Johansson]] en sia eseo ''Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj'' [2005]<ref>[[Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj]], Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 221-241
</ref> klarigas kiel li uzis [[Interreto|interretajn rimedojn]], ĉefe [[serĉilo]]jn kaj la disponeblon de la [[Tekstaro de Esperanto]] (versioj kaj de antaŭ kaj de malantaŭ 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de [[retejo]]j anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Ekzemple pri la nomitaj [[mal-vorto]]j, li konkludas ke inter "venkintaj" kazoj estus ''humida'' kontraŭ malseketa, ''stulta'' kontraŭ malsaĝa kaj ĉefa malsprita, ''kvereli'' kontraŭ malpaci, ''strikta'' kontraŭ malvasta, dum inter nesukcesintaj estus ''povra'' super kiu ankoraŭ hegemonias malriĉa aŭ eĉ kompatinda, ''leĝera'' super kiu ankoraŭ hegemonias malpeza, ''frida'' super kiu ankoraŭ hegemonias malvarma, aŭ ''olda'' super kiu ankoraŭ hegemonias maljuna kaj malnova. Pri la polemiko inter [[Landnomoj en Esperanto|landnomo]]j, la komparo inter diversaj epokoj konfirmas la venkon de [[landonomo]]j kun [[finaĵo]] ''-io'' super finaĵo ''-ujo'' (ĉiam en la interreta etoso kaj ne nepre en aliaj), la partikularan venkon de [[Barato]] super [[Hindio]], kaj la retenon de la finaĵo -ujo ĉe [[Esperantujo]] kaj ĉe antikvaj landoj kiaj [[Egiptujo]] antaŭ [[Egipto]] por la nuna ŝtato, aŭ [[Ĉinujo]] antaŭ [[Ĉinio]]. Pri la litero [[ĥo]] la komparoj faritaj en 2004 konstatas, ke ĝi pluhegemonias nur en kelkaj vortoj kiaj [[Ĥarkovo]], [[monaĥejo]], [[ĥimero]] aŭ [[jaĥto]] kontraŭ la respektivaj korespondoj kun litero [[ko]], dum tiuj klare venkas en [[kirurgo]], [[kameleono]], mekanika, [[kemio]], arkaika, [[anarkio]], [[tekniko]] kaj ĉefe [[arkitekturo]] kun 90 %; same ankaŭ en la Tekstaro hegemoniis monaĥejo kaj ĥaoso, dum ankaŭ tekniko. Pri la elekto inter kiel kaj kiom por indiki gradon, oni konstatas ke ĉe "adjektivoj kaj adverboj mezureblaj oni pli ofte uzas ''tiom''. Ĉe la vortoj ''multe'' kaj ''malmulte'' oni eĉ preferas ''tiom''. Ĉe nemezureblaj ecoj kiel ''bela'', ''bona'' kaj ''feliĉa'' oni plej ofte preferas esprimi gradon per ''tiel''."<ref>Paĝo 235.</ref> El la falsaj korelativoj formitaj el radiko ali- oni konstatas ke nur estas iomete uzata ''alies'', kiu relative malkreskas. Oni konstatas malgrandan uzon de vorto ''gepatro'' en singularo, de finaĵo -ika anstataŭ -a ĉefe ĉe ekzotika aŭ erotika kaj nedisputeble ĉe mekanika, de finaĵo -acio anstataŭ -o ĉefe en civilizacio aŭ konversacio, sed ne en inaŭguro. Oni konfirmas ankaŭ la finan venkon de modernaj vortoj kiaj ''[[komputilo]]'', ''[[aidoso]]'', ''[[retpoŝto]]'', ''[[poŝtelefono]]'', ''hamburgero'', ''fritoj'', ''kolao'' aŭ [[ĝinzo]].
 
1 529

redaktoj