Franciszek Tokarz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
plua tradukado
Linio 1:
'''Franciszek Tokarz''' (naskiĝis la 5-an de februaro 1897 en Wronowice ([[distrikto Nowy Sącz]]), mortis ĉ. la 3-a julio 1973 en [[Krakovo]]) - pola katolika pastro, profesoro de Katolika Universitato en [[Lublin]], esploristo de la [[hinda filozofio|hinda]] kaj [[ĉina filozofio|ĉina]] filozofioj. Esperantisto[[Poligloto]] kaj [[esperantisto]].
 
==Biografio==
Linio 9:
 
En la jaroj 1947-52, por havi enspezan fonton, li krome ekstudis la [[angla]]n lingvon kaj [[romanistiko]]n kaj akiris du plusajn [[magistro|magistrecojn]]. Ankaŭ li akiris diplomon pri internacia lingvo [[esperanto]] kaj estis aktiva [[esperantisto]] en la rondo de [[Pola Esperanto-Asocio]] en Krakovo.
 
Malgraŭ plurjara penado (habilita vojo malfermita en 1946), la habilita [[kolokvo]] ne sukcesis en [[Jagelona Universitato]]. Li [[habilitiĝo|habilitiĝis]] - surbaze de verkita jam en 1942 [[disertaĵo]] pri filozofio de sankhjo titolita ''Wyzwolenie (moks.a) według Sāmkhyakārikā i komentarza Gaud.apādy'' (Liberigo (mokŝo) laŭ Sankhjakariko kaj komentario de Gaudapado), en 1957 ĉe KUL. Recenzisto estis [[Constantin Régamey]] de [[Lozano]]; li ankaŭ kunlaboris kun Erich Frauwallner de [[Vieno]].
 
Se temas pri la [[ĉina filozofio]] li estis [[memlernanto]]. En la jaroj 1955-1962 ekposedis la [[klasika ĉina lingvo|klasikan ĉinan lingvon]] laŭ la lernolibro de Erich Haenisch, [[gramatiko]] de Georg von der Gabelentz kaj [[vortaro]] de R. H. Mathews; historion de la ĉina penso ekkonis laŭ germanlingvaj lernolibroj (precipe de Alfred Forke) kaj anglalingvaj (ekz. [[Feng Youlan]]) - sekve li laboris kun alireblaj originalaj tekstoj de [[Mozio]], [[Laozio]] kaj [[Konfuceo]]. Lia [[disĉiplo]] pri la ĉina filozofio estis Tadeusz Margul de UMCS.
 
De 1954 ĝis 1970 laboris en Katolika Universitato en Lublin ĉe Fakultato de [[kristanismo|Kristana]] Filozofio, alveturigante de [[Krakovo]]. Li [[lekcio|lekciis]] la hindan filozofion kaj [[sanskrito]]n, kaj de 1963 ankaŭ la ĉinan filozofion. Li edukis neniun sekvanton.
 
Kreita de li precedenco de la studumo pri la [[hinda filozofio]] kaŭzis, ke de 1973 KUL engaĝigis kiel lian sekvanton doktoron [[Leon Cyboran]] de [[Varsovio]], kiu jam edukis laŭvicajn specialistojn de la fako.
 
== Elektitaj publikaĵoj ==
* ''Teizm czy ateizm w '''Sām.khyakārikā'''. Quaestio de theismo systematis Sām.khya in '''Sām.khyakārikā''' expositi'', Kraków 1946;
* ''Problem duszy w systemach indyjskich. Problème de l'âme dans les systèmes (darśana) indiennes'', Kraków 1966;
* ''Jedność rodzaju ludzkiego w świetle filozofii Wschodu'' (Unueco de la homa [[genro (biologio)|genro]] lume de la filozofio de Oriento), en: ''Przegląd Orientalistyczny'' ([[orientalistiko|Orientalistika]] Revuo) 1963 n-ro 2, p. 133-138;
* ''Čina filozofo Moh Tih kontraů la agresiva milito'', en: ''[[Espero Katolika]]'' 1964 n-ro 3, p. 29-30, transpresaĵo kun kompletigoj el [[manuskripto]]j: ''Forumilo'' 1983 n-ro 1(12), p. 7-8;
* ''Z filozofii indyjskiej kwestie wybrane'' (De la hinda filozofio elektitaj problemoj) 1-a parto, Lublin 1975, la dua eldono korektita kaj kompletigita 1990;
* ''Z filozofii indyjskiej kwestie wybrane'' (De la hinda filozofio elektitaj problemoj) 2-a parto, Lublin 1985;
* ''Najważniejsze wiadomości o systemach bramińskich sām.khya-yoga w formie pytań i odpowiedzi'' (La plej gravaj informoj pri [[bramano|bramanaj]] sistemoj sankjo-jogo forme de demandoj kaj respondoj), en: ''Zeszyty Studenckiego Koła Orientalistycznego w Lublinie'' (Kajeroj de Studenta Orientalistika Rondo en Lublin) 1981 n-ro 8, p. 2-11;
 
=== Manuskriptoj kaj tajpaĵoj ===
* ''Źródło i cel zakonności chrześcijańskiej w porównaniu z buddyjską'' (Fonto kaj celo de kristana [[ordeno (eklezio)|ordeneco]] kompare kun la [[budhismo|budhana]]), [[Lvovo|Lwów]] 1932 (manuskripto p. 66);
* ''Poznanie wyzwalające w Upaniszadach'', Kraków 1939 (tjpaĵo, p. 25);
* ''Mistyczne uświadomienie Absolutu podług Upaniszad'', Kraków 1945 (manuskripto, p. 101);
* ''Thomas Paine's System of Religion'', Kraków 1952 (tajpaĵo, p. 55);
* ''La Contribution de la «Revue des Deŭ Mondes» à l'introduction de l'indianisme'', Kraków 1952 (tajpaĵo, p. 62);
* ''Konfucjusz i jego nauka na podstawie «Lun-yü»'' (Konfuceo kaj ties instruo surbaze de "Lun-yü), Kraków-Lublin 1964 (tajpaĵo, s. 174)
* ''Objaśnienie i przekład «Tao-têh-king»'' (Klarigoj kaj traduko de "[[Daŭdeĝingo]]"), Kraków-Lublin 1962-67 (manuskriptoj: p. 98 + 156 + 325 - 3 versioj);
* ''Moh Tih i jego nauka'' (Mozio kaj ties instruo), 1964 (manuskripto, p. 20);
* ''Komentarz[e] do Lun-yü'', (Komentario(j) al Lun-yü), manko de donitajoj (manuskripto, p. 126) (tio estas ĝuste kajero por redaktaj notoj al traduko - sed la traduko de ''Lun-yü'', t.e. [[Analektoj de Konfuceo]] laŭ F. Tokarz perdiĝis).
 
== Bibliografio ==
* [[Maciej Stanisław Zięba|M.S.Zięba]]: ''Tokarz, Franciszek'', en: ''Powszechna Encyklopedia Filozofii'', 9-a volumo: Se-Ż, Lublin 2008, p. 476b-481a.
* ''Spuścizna rękopiśmienna ks. Franciszka Tokarza w archiwum Zakładu Historii Filozofii KUL.'' (Manuskripta heredaĵo de pastro Franciszek Tokarz en arkivo de la Fako de Filozofi-Historio ĉe KUL)
 
==Fonto==
* [[Pollingva Vikipedio]]
 
[[pl:Franciszek Tokarz]]
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1897]] [[Kategorio:Polaj pastroj]] [[Kategorio:Polaj filozofoj]] [[Kategorio:Polaj hindologoj]] [[Kategorio:Polaj orientalistoj]] [[Kategorio:Mortintoj en 1973]])