Zähringer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Historiistoj supozas ke la dinastio ''Zähringer'' devenas el la tribo ''Alaholfinger'' de la ĝermana etno [[sueboj]]. Probable frue ili havis nobelajn privilegiojn, kiuj distingis ilin de aliaj familioj de la sueboj.
 
Grafo ''Berthold'' la 1-a, kiu havis diversajn regoteritoriojn en la govoj ''[[Breisgau]], [[Thurgau]] (Turgovio)'', ''[[Ortenau]]'' kaj ''[[Baar (pejzaĝo)|Baar]]'', en 1057 havis promeson de la imperiestro [[Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 3-a]] de la [[Sankta Romia Imperio]] ricevi la [[duklando Ŝvabio|duklandon Ŝvabio]], sed ĉar la imperiestro ne volis plenumi tiun promeson, li anstataŭe donis al la grafo la duklandon [[Karintio]] kaj la markion [[Verono]], sen ke la grafo havis praktikan eblecon vere plumi tiujn rajtojn je regado. La regantoj de la duklando Ŝvabio restis la Ŝtaŭfoj.
 
En 1097 denove konfirmiĝis ke la Ŝtaŭfoj tenu la titolon de duko de Ŝvabio, sed el la jamaj regoteritorioj de la dinastio ''Zähringer'' plus pluraj [[feŭdo]]j kreiĝis nova duklando ''Herzogtum Zähringen''. Aliaj samtempaj nobeloj tamen ne konsideris tiun novan teritorian duklandon samranga al la pli malnovaj tribaj duklandoj. Sekve la regantoj de la dinastio '' Zähringer'' intense strebis gajni tian rekonon de samrangeco, kvankam la teritoria rivalado de la dinastioj Ŝtaŭfoj kaj [[Velfoj]] limigis ekspansian politikon de la dinastio ''Zähringer''. En 1127 la dinastio ricevis titolon de "rektoroj" de [[Burgonjo]]. Dum la tuta plia tempo de la dinastia ekzisto la regantoj de la familio ''Zähringer'' plu penis ampleksigi sian teritorion al plenrajta duklando kaj aspektigi ke la titolo de "rektoroj" de Burgonjo samrajtus al posedo de duklando Burgonjo. Post la morto de imperiestro [[Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 4-a]] de la [[Sankta Romia Imperio]] la duko ''Berthold'' la 5-a de ''Zähringen'' estis imperiestra kandidato. Berthold nur mallongtempe tenis sian kandidatiĝon, sed tiu epizodo montras ke tiutempe la dinastio havis tiom altan renomon, ke ĝi konsideriĝis "inda je imperiestra honoro".