Sajid Kutb: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Sayid Qutb sketch.png|eta|180px|Sajid Kutb]]
'''Sajid KutbKUTB''', ankaŭ latinliterigita ''Sayyid Qutb'', [[Araba lingvo|arabe]] '''سيد قطب''', [Sajjid Kutb] ([[1906]] - [[1966]]) estis [[islamo|islama]] pensinto el [[Egiptio]], gvida membro de la organizaĵo [[Fratoj-Islamanoj]], kiu grave influis la [[fundamentalismo]]n de [[sunaismo]]. Li estis malliberigita en koncentrejo dum 15 jaroj kaj tiam li estis mortigita de [[Nasser]] kiel politika malamiko en [[1966]].
 
Komence, Kutb kredis, ke ia speco de [[islamo|islama]] [[demokratio]] estas ebla kaj dezirinda. Sed sub la rego de Nasser, kiu kruele kaj sange altrudis [[socialismo]]n al Egiptio, Kutb konkludis, ke islamo kaj [[modernismo]] ne povas vivi kune. La [[Okcidento]] ne estas la nura aŭ eĉ la ĉefa minaco al islamo, sed ankaŭ la modernistaj registaroj de la islama mondo. Li komparis Nasseron al la idolanoj de [[Mekao]] en la tempo de [[Mohameto]]. Laŭ Kutb, Nasser ja estis islamano en vortoj, sed ne agoj.