Mindaugas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Лобачев Владимир movis paĝon Mindaugas al Mendog: original name
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Mindoŭh. Міндоўг (1831) crop.jpg|thumb|right|160px|<center>Mendog</center>]]
[[Dosiero:Mindaugas.jpg|thumb|right|160px|<center>Mindaugas, reĝo de Litovio</center>]]
'''MindaugasMendog''' ([[pole]] Mendog, [[rutene]] Міндоўг, "Mindoŭg"), kiu naskiĝi ĉirkaŭ la jaro [[1203]] kaj mortis la [[12-an de septembro]] [[1263]], inter la jaroj [[1238]] kaj [[1263]] estis duko kaj pli poste grandduko de [[Historio de Litovio|Litovio]]. Li iĝis gvidanto de la kvin plej gravaj litovaj triboj, kaj el la korespondaj kvin unuopaj litovaj duklandoj kreis ŝtaton, kiu estis signifa mezepoka regno, multe pli granda ol ekzemple la tiutempa reĝlando [[Pollando]]. Laŭ la tiuepoka politika geografio, regno de tia grandeco havu la titolon "reĝlando". Sed kontraŭe al la aliaj tiutempaj regnoj de Eŭropo, la litovoj estis nekristanoj, kune kun la aliaj [[balta lingvaro|baltaj popoloj]] la lasta nekristanigita parto de la kontinento, kaj ĝis tiam sukcese rezistis al ĉiuj (misiaj kaj ĉefe armeaj) provoj pri kristanigo. La mezepokaj reĝoj tamen ricevis siajn kronojn kaj titolojn de la [[papo]], la supera gvidanto de la [[katolika eklezio]]. La papo ''Inocenco la 4-a'' tial negocis kun Mindaugas, ke li konsentus pri la reĝiĝo, se la reganto konvertiĝus al kristanismo, kaj dum somero 1253 vere sendigis al la litova gvidanto reĝan kronon. La tago de kronigo, postokaze de historiistoj fiskita je la [[6-a de julio]] [[1253]], ĝis la nuntempo estas oficiala [[festotago]] de Litovio. Tamen la kristanigo de Mingaudas ne montriĝis stabila, kaj tute ne signifis kristanigon de la lando Litovio, kiu "oficiale" nur komenciĝis pli ol cent jarojn poste, dum la jaro [[1387]].