Diego Velázquez: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 84:
=== La portretoj pentritaj de Velázquez ===
==== De la reĝa familio al ordinaruloj ====
[[Dosiero:La dama del abanico, por Diego Velázquez 057.jpg|eta|dekstra|''La Sinjorino kun la ventumilo''<br />Ĉ. [[1635]] (95 x 70 cm)<br />Wallace-kolekto, Hertford House, [[Londono]]]]
 
Krom la kvardek portretoj de [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]], kiujn Velázquez pentris, la artisto ankaŭ proponis pentraĵojn al la aliaj membroj de la [[Listo de regantoj de Hispanio|reĝa familio]], precipe al la unua edzino de Filipo, [[Elizabeto de Burbono]], kaj al ŝiaj geinfanoj, plejofte la unuenaskita [[Baltasar Carlos]] ([[#Reveno al Madrido (interperiodo)|vidu supre]]). Ekzistas interalie belega piedportreto de Baltasar en privata ĉambro de la [[palaco Buckingham]]. Sed aliaj, pli ordinaraj personoj ankaŭ pozis antaŭ Velázquez en lia ateliero, ekzemple rajdistoj, soldatoj, ekleziuloj aŭ eĉ kortegaj poetoj. Kvankam ili estas nun forgesitaj de historio, ĉiuj restas enskribitaj en niaj memoroj danke al la peniko de la pentristo. Eĉ la fidela [[sklavo]] de Velázquez, Juan de Pareja, fariĝis la temo de superba portreto (vidu supre) : tio evidentigas la grandan estimon, kiun Velázquez havis por sia servisto. La portreton de Juan pentris la artisto okaze de lia dua vojaĝo al [[Romo]], en [[1650]]. Tiun verkon li eble plenumis kiel trejnadon, antaŭ komenci la portreton de la [[papo]] [[Inocento la 10-a]] ([[#Dua vojaĝo al Italio|vidu malsupre]]). Oni tre bone kaj akurate sentas la dignan sintenon de Juan de Pareja, kreante fortan kontraston kun liaj sufiĉe flikitaj vestaĵoj. Jen sendube unu el la plej bonaj portretoj fare de la pentristo.