[[Image:British flag raised on new guinea annexed by queensland.jpg|thumb|dekstre|Britia flago svingata en 1883 kiam Kvinslando aligis la sudan parton de Novgvineo]]
La '''Teritorio Papuo''', '''Papua Teritorio''', aŭ en angla ''Territory of Papua'', enhvaisenhavis la sudorientan kvaronon de la insulo [[Novgvineo]] el 1883 al 1949. Ĝi iĝis brita [[protektorato]] en la jaro 1884, kaj kvar jarojn poste ĝi estis formale aligita kiel Britia Novgvineo. En 1906 ĝi estis redonita al aŭstralia jurisdikcio, kaj en 1949 ĝi estis nuligita kiel politika ento kiam ĝi unuiĝis al sia norda najbara [[Teritorio Novgvineo]] (kiu ĝis la komenco de la unua mondmilito estis [[Germana Novgvineo]] sed estis zorgita de Aŭstralio laŭ mendo de la [[Ligo de Nacioj]] post la [[Unua Mondmilito]]) por formi la aŭstrali-administritan teritorion [[Teritorio Papuo-Nov-Gvineo|Papuo-Nov-Gvineo]]. En 1975 la kombinitaj teritorioj ricevis kompletan sendependecon de Aŭstralio laŭ la nomo [[Papuo-Nov-Gvineo]].