Soneto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de strofo
Linio 4:
Soneto konsistas el 14 versoj grupigitaj en kvar strofoj, nome du kvarversaĵoj kaj du triversaĵoj. La [[poeto]] ordinare grupigas la versojn kaj ideojn en du malsimilajn duonojn. Kiel precize li faras tion, dependas de la tradicio: ĉu unuaflanke la ok versoj de la kvarversaĵoj kaj duaflanke la ses versoj de la triversaĵoj; ĉu unuaflanke la dekunu de la kvarversaĵoj kaj de la unua triversaĵo kaj duaflanke la tri de la lasta triversaĵo. La rimo estas klasike laŭ skemo ''abba abba cce dde'' (foje ''ded'' por la lasta; kaj foje ''abab'' por la unuaj), sed ekzistas pluraj aliaj formoj.
 
Ekzistas speciala versio, la '''ŝekspira soneto''' kiun ĉu inventis ĉu popularigis [[William Shakespeare]], ĉe kiu la 14 versoj formas tri strofojn de po kvar versoj, kiuj kontrastas al la fina duversa 4a [[strofo]].
 
Tute speciala variaĵo estas la '''soneto-krono''', ĉe kiu unu soneto konsistas el la 14 unuaj versoj de l' ceteraj sonetoj de la ciklo.