Seksneŭtrala homa triapersona pronomo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
aligi ligilon al ĉinaj lingvoj
Linio 4:
En la kazo de la triapersonaj pronomoj, Zamenhof bazis la Esperantlingvajn regulojn sur reguloj de lingvoj kiujn li scipovis bone, kaj en tiuj lingvoj ekzistas seksa malsimetrio ĉe la triapersonaj pronomoj (laŭ kelkaj pro la antaŭa socia superrego de viroj): Ekzemple, kiam oni skribas aŭ parolas pri persono kies sekso estas (aŭ estu) nekonata (aŭ negrava), oni tradicie kutimas uzi '''li'''.
 
Laŭ kelkaj kritikantoj, tiu lingvouzo en Esperanto ne respektas la egalvalorecon de la du seksoj. Ili argumentas ke multaj etnaj lingvoj ĉi-rilate pli taŭgas por justa komunikado: En la [[finn-ugraj]], [[bantua lingvaro|bantuaj]] kaj [[ĉinaj lingvoj]] la triapersona pronomo ne distingas inter [[ina sekso|ina]] kaj [[vira sekso|vira]] seksoj. Ekzemple la [[finna lingvo]] nur havas ''hän'' (= ŝi, li) kaj ''se'' (= ĝi).
 
Iam kaj iam la supre menciita praktiko kaŭzas kritikojn kaj diskutadojn. Kelkaj esperantistoj sentas, ke per plisimetriigo de la triapersona pronomo Esperanto ekhavus pli grandan logikan belon kaj simetrion. Nuntempe kreskas tendenco forlasi la malnovstilan uzon de triapersonaj pronomoj kaj