Paĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Blank page intentionally end of book.jpg|thumb|220px|Paĝoj de libro.]]
'''Paĝo''' estas ĉiu el ambaŭ flankoj de [[folio]] de [[libro]], [[gazeto]] aŭ iu ajn publikaĵo. Alivorte, laŭ [[PIV]] ''ĉiu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas aŭ presas'', kaj ankaŭ ties enhavo, nome ''tio, kio estas skribita aŭ presita sur ĉiu flanko de paperfolio'', kaj ankaŭ figurasence ''parto de [[verko]] aŭ okazaĵaro''.<ref>PIV, SAT, [[Parizo]], 2002, paĝo 829.</ref> Pro konvencio la unua paĝo de libro estas dekstra, kaj tiele ĉiuj maldekstraj estas parnumeraj kaj inverse. Tio okazas ĉe plej parto de eŭropdevenaj lingvoj, inklude [[Esperanto]]n. Tamen en aliaj lingvoj kiuj estas legeblaj el dekstra maldekstren ([[araba]], [[hebrea]] kaj [[persa]], krom la [[ĉina]] kaj [[japana]], kiam ili estas skribitaj vertikale), la unua paĝo estas maldekstra kaj la leganto iras el maldekstro al dekstro.
 
Plej ofte ĉiu paĝo montras sian numeron ĉu supre ĉu malsupre kaj plej malofte, sed ankaŭ eble sur la ekstera flanko.