Ŝablono-Diskuto:Informkesto stacio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Parametro arkitektoj: respondo, atentigo
Linio 23:
Estas ridinde aŭtomate postuli ke pri ĉiuj arkitektoj de stacioj estu ruĝa interna ligilo, do estu aparta vikipedia artikolo. La ŝablono ekzemple uzatas pri tekstoj de unuopaj moskvaj metrostacioj: Pri stacio [[Riĵskaja (stacio de Moskva metroo)|Riĵskaja]] en la e-lingva artikoleto estas nomoj de kvin arkitektoj kun ruĝaj internaj ligiloj, pri neniu el la nomoj en la ruslingva vikipedio estas teksto aŭ informo, kaj la ruslingva artikolo pri la stacio sume nur mencias du el la kvin arkitektoj. De kie la e-lingva vikipedio prenu informojn pri arkitektoj de Rusio, se eĉ la rusa vikipedio neglektas ilin? Simple necesas havi la alternativon meti nomon de arkitekto sen aŭ kun interna ligilo, ne rajtas esti aŭtomataj ruĝaj internaj ligiloj. Mi ŝanĝas la programigon de la ŝablono. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 12:15, 10 Dec. 2015 (UTC)
:Pardonon: Mi vidas ke jam antaŭvidatas pli simpla solvo, nome meto de parametro "ligu arkitekton = ne". Mi metas informon pri tio pli videble en la dokumentadon, kaj proponas ke la versio sen internaj ligiloj estu la kutima, kaj '''se''' antaŭvidatas ligiloj, eblas '''aŭ''' simple meti ilin '''aŭ''' uzi parametron "ligu arkitekton = jes". [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 12:21, 10 Dec. 2015 (UTC)
::Saluton, Thomas. {{re|ThomasPusch|montri=ne}} Mi ĵus ŝanĝis tion kaj eĉ alĝustigis la dokumentadon. Krome mi aldonis atentigan frazon al la tabelo pri parametroj, ĉar la parametro <code>ligu arkitekton</code> funkcias nur, se la parametro <code>arkitekto</code> enhavas kome apartigitan liston de arkitektoj. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 12:53, 10 Dec. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto stacio".