Bálint Hóman frekventisakiris [[universitatodiplomo]]n en [[Universitato de Budapeŝto|Reĝa Universitato de Budapeŝto]] en [[1908]], poste li eklaboris en universitata [[biblioteko]], kie li iĝis direktoro en [[1915]]. En la sekva jaro li ekinstruis en la universitato. En [[1922]] li iĝis direktoro de [[Tutlanda Biblioteko Széchényi]], en la sekva jaro jam li estris [[Hungara Nacia Muzeo|Hungaran Nacian Muzeon]]. Li estis ministro inter [[1932]]-[[1938]] kaj [[1939]]-[[1942]]. Li strebis por la edukado, li disdonis [[stipendio]]jn al la malriĉaj kaj talentaj lernantoj., Kromekrome li strebis por la hungara-germana amikeco. Li okupiĝis precipe pri la [[mezepoko|mezepoka]] hungara [[historio]]. Post la [[2-a mondmilito]] li estis kondamnita kaj li mortis en [[prizono]]. Li ricevis [[premio]]jn en [[1930]] kaj [[1935]].
Lia figuro estas ankaŭ nun duba. Unuparte li agis multe pri la hungara eduko, aliparte li partoprenis en kreoj de kontraŭjudaj [[leĝo]]j. Dum la [[socialismo]] li estis pekulo.