Quddus: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 14:
 
Reveninte al ''Bú<u>sh</u>ihr'' je februaro-marto [[1845]], la ''Báb'' sciigis al ''Quddús'', ke ili neniam plu renkontiĝos dum sia vivo:
"La tagoj de via kuneco kun Mi estas finiĝontaj. La horo de disiĝo sonoris, disiĝo, kiun nenia reunuiĝo sekvos krom en la Regno de Dio, en la ĉeesto de la Reĝo de Gloro. En ĉi tiu polva mondo ne pli ol naŭ nedaŭraj monatoj de kunesto kun mi estis difinitaj al vi. Tamen, ĉe la bordo de la Granda Spiritujo, en la regno de senmorteco, la ĝojo de eterna reuniĝo atendas nin. La mano de destino antaŭ nelonge enigos vin en oceanon de afliktado pro Li. Mi ankaŭ sekvos vin; Mi ankaŭ estos trempita en ĝiajn profundaĵojn. Ĝojegu pro tio, ke vi estas elektita kiel la standardisto de la arego de afliktotoj kaj staras en la antaŭgvardio de la nobla armeo, kiu suferos martiriĝon en Lia nomo. En la stratoj de Shíráz oni superŝutos vin per indignaĵoj, kaj la plej doloraj vundoj afliktos vian korpon. Vi travivos la malhonoran konduton de viaj malamikoj kaj atingos la ĉeeston de Tiu, kiu estas la sola celo de niaj adorado kaj amo. En Lia ĉeesto vi forgesos ĉiujn malutilojn kaj malhonorojn, kiuj okazos al vi. La aregoj de la Nevidato rapidos por helpi vin kaj proklamos al la tuta mondo viajn heroecon kaj gloron. Al vi estos la neesprimebla ĝojo, ke vi trinkegos la kalikon de martiriĝo pro Li. Mi ankaŭ iros sur la vojo de oferado kaj kuniĝos kun vi en la regno de eterneco." (vidu la 8-an ĉapitron de [[Kroniko de Nabil|"La Herooj de la Nova Tagiĝo"]] [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro8ĉapitro8.html])
 
En Ŝirazo ''Quddús'' spertis sian unuan persekuton kiel babano, kiam li kaj ''Mullá S&#803;ádiq'' havis sian barbon bruligita, sian nazon traborita kaj ligita per ŝnuro por humilige konduki ilin kiel brutojn tra la stratoj, antaŭ ol oni forpelis ilin el la urbo.
Linio 25:
Komence la popolo atakis grupon da pli ol 200 babanoj, kiuj rifuĝis en la proksiman maŭzoleon de ''[[Batalo de Tabarsi|<u>Sh</u>ay<u>kh</u> T&#803;abarsí]]''. Ili tie konstruis fortikaĵojn kaj defendis sin kontraŭ atakoj pli kaj pli fortaj, unue de lokaj batalantoj kaj poste de imperiaj regimentoj. Kvankam ''Mullá H&#803;usayn'' rolis en la komenco de la batalo, ''Quddús'' fariĝis la komandanto de la babanoj tuj post sia alveno al la fortikaĵo.
 
Bahaaj historiistoj menciis plurajn eventojn "miraklajn" dum la sekvontaj monatoj, en kiuj malgranda grupo da netrejnitaj sindefendantoj sukcese eltenis la plenpotencan forton de pluroble nombraj regimentoj registaraj (Vidu la 3-an ĉapitron de ''God Passes By'' [http://reference.bahai.org/en/t/se/GPB/gpb-4.html] kaj la 19-an kaj 20-an ĉapitrojn de "Herooj de la Nova Tagiĝo" [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro19ĉapitro19.html] [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro20ĉapitro20.html])
 
Dum la lasta monato de la sieĝo manĝaĵoj kaj trinkaĵoj mankis al la babanoj, kiuj postvivis nutrante sin per ŝuledo, boligitaj herboj kaj disfrakasitaj ostoj. La batalo fariĝis granda embaraso por la Persaj Aŭtoritatoj, kaj estis ĉesigita de la princo ''Mihdí-Qulí Mírzá'', kiu sendis al ''Quddús'' kopion de la [[Korano]] kun tiu mesaĝo skribita sur la paĝo de la unua [[Surao]] :
Linio 35:
==Martirigo==
''Quddús'' mem estis eskortita de la princo al ''Bárfurú<u>sh</u>'', kie la popolo estis festanta. La plano de la princo estis konduki tiun prizonulon al [[Tehrano]] kaj transdoni lin al la [[Ŝaho]]. Tamen la ''Sa'ídu'l-'Ulamá'' (la plej eminenta religiestro) de ''Bárfurú<u>sh</u>'' ĵuris rifuzi gastigadon al ili, ĝis kiam li estos mortiginta ''Quddús''-on per siaj propraj manoj. La princo aranĝis renkontiĝon inter ''Quddús'' kaj la '' 'Ulamá'', kaj poste transdonis sian kaptiton al ili. Je la [[16-a de majo]] [[1849]] (23-a de ''Jamádíyu‘<u>th</u>-<u>Th</u>ání'' 1265 p.H.) ''Quddús'' estis liverita al koleranta popolaĉo. ''Nabíl'' raportas:
"Laŭ la atesto de ''[[Bahá'u'lláh]]'', tiu heroa junulo, kiu ankoraŭ estis ĉe la vivosojlo, estis subigita al tiaj turmentegoj kaj suferis tian morton, kiajn eĉ Jesuo ne travivis en la horo de sia plej granda angoro. " (vidu la 20-an ĉapitron de [[Kroniko de Nabil|"La Herooj de la Nova Tagiĝo"]] [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro20ĉapitro20.html])
 
Lian korpon oni dispecigis kaj la pecoj estis ĵetitaj en fajron. Amiko kolektis kaj enterigis en proksima loko kelkajn el ili.
Linio 41:
La kondiĉoj de lia morto estis tiaj, ke la ''Báb'' enprizonigita en ''[[Chihriq|<u>Ch</u>ihríq]]'', ĉesis skribadon kaj diktadon pro aflikto por sesmonata periodo.
 
Ĉirkaŭ du jarojn post la batalo ĉe la fortikaĵo de ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> T&#803;abarsí'', la sieĝinta generalo '' 'Abbás-Qulí <u>Kh</u>án'', priskribante al la princo la batalon, komparis ĝin kun la batalo de ''Karbilá'' kaj sin kun ''<u>Sh</u>imr ibn <u>Dh</u>il-Jaw<u>sh</u>an'', kiu ordonis la mortigon de la Imamo [[Husayn ibn 'Ali|''H&#803;usayn'']]. (vidu la 45-an piednoton de la 20-a ĉapitro de "La Herooj de la Nova Tagiĝo" [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro20ĉapitro20.html#_ftn45])
 
==Rango de Quddús==
Linio 61:
[[Kategorio:Bahaismo]]
[[Kategorio:Literoj de la Vivanto]]
[[Kategorio:Ekzekutitaj personoj de Irano]]