Galoa lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
aldonita bretonlingva versio
Linio 1:
La '''galoa lingvo''' (memnomo: ''galo'', [[franca|france]]: ''gallo'', [[bretona|bretone]]: ''gallaoueg'') estas unu el la du [[lingvoj]] de [[Bretonio]] en [[Francio]]. Kvankam ĉiuj en Bretonio parolas nun la francan, ankaŭ viglas okcidente la [[Bretona lingvo]] kaj oriente la galoa.
 
Male de la bretona, kiu estas keltida lingvo, galoo estas [[lingvo de Oïl]] kaj do estas tiel maljuna kiel la franca lingvo (kiu ankaŭ devenas de la lingvoj de oïl), kiu dum la lastaj jarcentoj pli kaj pli forte influis la galoan por nun anstataŭigi ĝin. Pro tio, multaj personoj, kaj eĉ lingvistoj kiel [[Georges Kersaudy]] en sia verko ''Lingvoj senlime : malkovrante la lingvojn de Eŭropo'', taksas la lingvon de miksaĵo inter la [[bretona lingvo|bretona]] kaj la [[franca lingvo|franca]], kio estas malestimanta eraro ĉar la bretona tute apartenas al alia lingvofamilio.