Ornamarto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta (3), |right → |dekstra (2), [[File: → [[Dosiero: (3) per AWB
Linio 1:
[[FileDosiero:Lotharkreuz, Kaiserseite, Aachener Dom, Juni 2008.jpg|thumbeta|rightdekstra|La antaŭa flanko de la [[Kruco de Lotaro]] (''ĉ.'' 1000), nome klasika ekzemplo de "Ars Sacra" (religia arto).]]
'''Ornamartoj''' aŭ '''ornamaj artoj''' estas [[arto]]j aŭ [[metio]]j koncernaj kun la desegno kaj manproduktado de belaj objektoj kiuj estas ankaŭ funkciaj, tio estas plenumas celon, krom la propra de arto. Ĝi inkludas dominternan dezajnon, sed kutime ne [[arkitekturo]]n. La ornamartoj estas ofte kategoriigitaj kontraste al "[[belartoj]]", nome, [[pentrarto]], [[desegno]], [[fotarto]], kaj grandskale [[skulptarto]], kiuj ĝenerale ne havas alian funkcion krom esti rigardataj.
 
=="Ornamaj" kaj "Belaj" artoj==
[[FileDosiero:Surahi national Museum India.JPG|thumbeta|rightdekstra|Surahi, [[Mogola Imperio|Mogola]], 17a jarcento. [[Nacia Muzeo (Nov-Delhio)]].]]
La distingo inter la ornamaj kaj la belartoj (fajnaj artoj) leviĝis ĉefe el la [[Renesanco|post-Renesanca]] arto de Okcidento, kie la distingo estas ĉefe ege signifoplena. Tiu distingo estas multe malpli signifoplena se konsideri la arton de aliaj kulturoj kaj periodoj, kies plej alte konsideritaj verkoj – aŭ eĉ ĉiuj verkoj – inkludas tiujn de ornamaj rimedoj. Ekzemple, [[Islama arto]] en multaj periodoj kaj lokoj konsistas entute el ornamaj artoj, kiel ĉe la arto de multaj tradiciaj kulturoj. La distingo inter ornamaj kaj belaj artoj ne estas tre utila por aprezi la trajtojn de [[ĉina arto]], kaj ankaŭ ne por kompreni la komencon de la [[Mezepoka arto]] en Eŭropo. En tiu periodo en Eŭropo, ekzistis belartoj kiaj ilustracio de [[manuskripto]]j kaj monumenta [[skulptarto]], sed la plej prestiĝaj verkoj tendencis esti en [[Oraĵisto|oraĵarto]], en fandaj metaloj kiaj bronzo, aŭ en aliaj teknikoj kiaj [[eburo|eburĉizarto]]. Grand-skalaj [[murpentraĵo]]j estis multe malpli konsideritaj, malfajne faritaj, kaj rare menciitaj en tiutempaj fontoj. Ili estis probable rigardataj kiel malsupra anstataŭaĵo de [[mozaiko]]j, kio tiam estis vidata kiel belarto, kvankam en pli ĵusaj jarcentoj mozaiko kutime estis rigardata kiel ornamarto. La termino "ars sacra" ("religiaj artoj") estas foje uzata por mezepoka kristana arto farita el [[metalo]], [[eburo]], tekstiloj, kaj aliaj valoregaj materialoj sed ne por pli raraj nereligiaj verkoj el tiu periodo.
[[FileDosiero:Chinese bowel, Northern Sung dynesty, 11th or 12th century, porcelaneous pottery with celadon glaze, Honolulu Academy of Arts.jpg|thumbeta|Ĉina bovlo, [[Dinastio Song|Norda Dinastio Song]], 11a aŭ 12a jarcento, porcelana ceramiko kun celadona [[glazuro]].]]
 
==Influo de diversaj materialoj==