Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta (2) per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:PCTVL.jpg|thumbeta|150px|<center>partia emblemo]]
'''Par cilvēka tiesībām vienotā Latvijā''' (''PCTVL, Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio'') aŭ [[ruse]] ''За права человека в единой Латвии (ЗаПЧЕЛ)'' estas ligo de diversaj politikaj partioj en [[Latvio]], kiu subteniĝas ĉefe de la [[rusa lingvo|ruslingva]] malplimulto de la lando, restinta post la okupado de Latvio fare de la komunisma [[Sovetunio]] inter la jaroj [[1944]] kaj [[1991]].
 
Linio 6:
Dum majo [[1998]] la partia ligo kreigixs per unuiĝo de tri antaŭaj partoj, la ''Tautas Saskaņas partija'' ("partio de popola harmonio"), ''Līdztiesība partija'' ("partio por egalrajteco") kaj ''Latvijas Sociālistiskā partija'' ("Latvia socialista partio"), kiuj ĉiuj subteniĝis plejgrandparte de homoj el la ruslingva malplimulto. La unuiĝinta partio akiris 16 el la 100 seĝoj dum la latviaj parlamentaj balotoj de [[1998]] kaj 25 el 100 dum tiuj de [[2002]]. Post la sukcesaj urboregistaraj balotoj en [[Rigo]] dum [[2001]], kie 13 el la 60 seĝoj povis esti konkerataj, la partia ligo iĝis parto de la urboregistaro kaj la partiano ''Sergejs Dolgopolovs'' vicurbestro. Sur nacia nivelo la partia ligo ĝis nun restis opozicia.
 
[[Dosiero:Tatjana Ždanoka.jpg|thumbeta|120px|<center>Tatjana Ždanoka]]
La plej konataj partiaj gvidantoj ĝis nun estis Jānis Jurkāns, Alfrēds Rubiks kaj [[Tatjana Ždanoka]]. Rubiks kaj Ždanoka antaŭe jam estis gvidantoj de la Latvia [[komunisma partio]] kaj de la movado kontraŭ sendependiĝo de Latvio el la jaroj 1990 kaj 1991. Tiuj politikaj gvidantoj rezulte estas tre aprezataj inter la landaj ruslingvanoj el la sovetunia epoko, kaj same malaprezataj de la etnaj latvoj. Jen unu el la kialoj, kial la partia ligo sur nacia nivelo ĝis nun restis ĉiam opozicia: Neniu el la grandaj partio povus kuraĝi eventualan koalicion kun Rubiks kaj Ždanoka, ĉar la granda plimulto de la latvaj voĉdonantoj neniel tolerus ion tian.