Kumo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korektado de artikolo kaj vikia ĝustigo
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta (4), |left → |maldekstra (2) per AWB
Linio 41:
== Geologio ==
[[Dosiero:Cumae_northern_side_of_acropolis_seen_from_west_AvL.JPG|eta|maldekstre|La norda parto de la monteto de Kumo, vidita de la mara flanko]]
La monteto sur kiu troviĝas la akropolo de Kumo (80 m) estas formata norde kaj oriente de [[Lafo|lafojlafo]]j [[Traĥito|traĥitaj]] de la "Unua Flegrea Periodo" (antaŭ inter 42000 kaj 35000 jaroj), dum en ĝia kerno abundas  [[Tofo|flavaj tofoj]] de la "Dua Flegrea Periodo" (antaŭ 35.000-10.500 jaroj), restaĵoj de la praa vulkano de [[Flegreaj Kampoj|Campi Flegrei]], kies kratero havis diametron je ĉirkaŭ 15 kilometroj.
 
== Historio ==
[[Dosiero:Tempio_di_Apollo_2.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|La templo de [[Apolono]]]]
La areo kie naskiĝis tiu helena [[kolonio]] estis enloĝata ekde la prahistorio. El la kolonioj de [[Granda Grekio]], Kumo, sur la [[Kampanio|kampana]] marbordo fronte de la insulo [[Insulo Ischia|Ischia]], estis inter la plej antikvaj kaj plej malproksimaj de la hejmlando.
 
Plej verŝajne ĝi estis fondita ĉirkaŭ [[740 a.K.]], kvankam la plej antikvaj dokumentoj datiĝas je 725-720 a.K.
 
Laŭ legendo, la fondintoj de Kumo estis [[Eŭbeo|Eubeanoj]] de Ĥalkida, kiuj sub la gvidado de Hippokles kaj Megastenes elektis tiun punkton por la albordiĝo pro la flugo de kolombo aŭ, laŭ aliuloj, pro bruo de [[Cimbalo|cimbalojcimbalo]]j.
 
La fondintoj trovis tre fruktodonan grundon ĉe la rando de la kampana ebenaĵo. Kvankam la kolonistoj de Kumo daŭrigis siajn tradiciojn maristajn kaj komercajn, ili fortigis sian povon politikan kaj ekonomikan danke al la terkulturo, plivastigante sian regejon kontraŭ la celoj de la proksimaj popoloj.
 
Strikte ligata al Kumo estas la mito de la Kumana [[Sibilo]]. Jam en la tria libro de la Eneado estis skribita ke, se [[Eneo]] volas fine trovi la landon destinita de la dioj al sia popolo, li devos pridemandi la orakolon de Kumo ([[Eneado]], III, 440-452). Nuntempe la antro de la Sibilo estas grava turisma vidindaĵo.
[[Dosiero:Antro_della_Sibilla_4.jpg|thumbeta|La antro de la Kumana Sibilo]]
 
Tre ofte la Kumanoj batalis por la defendo de sia lando kontraŭ la [[Etruskoj]] de [[Capua]], la Aurunkoj kaj la popoloj de Kampanio.
Linio 67:
 
Kiam la Romianoj konkeris Kampanion, ili donis al Kumo ([[-334|334 a.K.]]) ''civitas sine suffragio''. Kiam, post pli ol cent jaroj, [[Hanibal Barka|Hanibalo]] klopodis konkeri ĝin kune kun [[Pozzuoli|Puteoli]], ĝi kontraŭstaris firme kaj venkis peze apud ''Hamae'' la armeon de Capua, amika de la [[Kartago|Kartaganoj]] (215 a.C.).
[[Dosiero:Cuma_2.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|Via Sacra (Sankta Vojo).]]
Ekde tiam Kumo uzis la latinan en siaj oficialaj aktoj kaj estis lojala al Romo, kiu igis ĝin ''municipium''. Ankoraŭ en 215 a.K., 300 kampanaj rajdsoldatoj akiris la romian civitanecon, enskribitaj en la ''municipium'' de Kumo.<ref>[[Tito Livio]], ''Ab urbe condita'', XXIII, 31.10.</ref>
 
Linio 76:
 
La [[Saracenoj]] sukcesis akiri la akropolon de Kumo, kie ili povis trovi sekuran rifuĝon en la galerioj de la monteto. De tie ili kiel [[Piratado|piratoj]] teruris la tutan golfon de Napolo, tiel ke la Napolanoj en [[1207]], sub la komando de Goffredo de Montefuscolo, forpelis la Saracenojn. Multe da kumanoj fuĝantaj estis gastigataj en [[Giugliano en Kampanio|Giugliano]].
[[Dosiero:Cuma_9.jpg|thumbeta|La prifosoj de la romia forumo]]
Ekde tiu tempo preskaŭ neniu plu loĝis en Kumo; la pli malalta parto iĝis ega marĉo.
 
Dum la [[Dua mondmilito| Dua Mondmilito]] oni uzi Kumon pro ĝia strategia lokiĝo kiel [[bunkro]] por pafilegoj.
 
== Homoj ligataj al Kumo ==