10 722
redaktoj
Kani (diskuto | kontribuoj) |
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta, [[File: → [[Dosiero: per AWB) |
||
{{unua}}
[[
'''La enigmo de l'ar@neo''' estas verko de la kataluna verkisto [[Abel Montagut]]. Ĝi estas interesa [[romano]] kiu kunigas diversajn trajtojn foje ne ofte kunigeblajn. Dekomence kiel indikas la titolo, temas pri enigmo, tio estas, la verko estas [[krimromano]]. Krome la ĉefaj roluloj estas adoleskantoj (fakte kerna etoso estas [[mezlernejo]]), do temas pri [[porjunula literaturo]], aŭ iel pri [[formoromano]]. Krome en la laŭiro de la verko aperas konstante tekstoj kaj aludoj de [[universala literaturo]], kio havigas al la libro iel kulturan aldonenhavon. Modernecon havigas la struktura fadeno konsistanta el [[retmesaĝo]]j; de tio la uzo de la simbolo [[@]] en la titolo, alude al la uzado de tiaj iloj kaj en la romano kaj en la vivo, krom ke la propra intrigo estas kvazaŭ [[aranereto]], malantaŭ kiu kaŝas sin la araneo, nome la kulpulo. Alia duaranga ingredienco de la romano estas [[Esperanto]] mem, ĉar la patro de la ĉefrolulo estas [[esperantisto]] kaj fojas aludoj al detaloj de [[Esperantujo]].
Kiel aldona materialo oni algluas en la diversaj epizodoj po unu tekston de universala literaturo kun komplementa klarigo kadriginta ĝin en la koncerna nacia aŭ lingva medio. Tio funkcias kiel kromaĵo simile al kiel informaj tekstoj pri la universala sciaro plenigas la verkon [[La Mondo de Sofia]] de [[Jostein Gaarder]].
Kiel ludo, la aŭtoro enmetas aludojn al konata esperantistoj ĉefe de la nomata Iberia Skolo.<ref>
==Bibliografio==
* [[Abel Montagut]], ''
* Estas ankaŭ versioj en la [[kataluna]] kaj en la [[hispana]] nome:
** ''L'enigma de l'arany@'' Pagès editors. Lleida, [[2000]]. ISBN 84-7935-665-0. 346 p. (Katalunlingva versio de ''La enigmo de l'ar@neo'')
|