Praskovia Kovaljova: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Ostankino19.JPG|thumb|left|Ostankino]]
'''Praskovia KOVALJOVA''' (ruse '''Прасковья Ивановна Ковалёва-Жемчугова''') estis fama [[aktorino]] en [[Rusio]]. Ŝi naskiĝis la [[31-an de julio]] [[1768]] en vilaĝo ''Berezino'', [[Jaroslavla provinco]] de [[Rusio]]. Ŝia patro, ''Ivano Kovaljov'' estis servutulo de la grafo [[Ŝeremetev]] kaj laboris kiel forĝisto.
[[Dosiero:Nikolay Petr. Sheremetev by N.Argunov (1800s, Hermitage).jpg|thumb|grafo Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev'' ĉ.1803]]
 
Kiam '''Praskovia''' iĝis sepjaraĝa, ŝin oni alveturigis en ''Kuskovo''-n, kie en la submoskva bieno de la grafo funkciis la teatro. Oni komencis instrui la knabinon kiel estonta aktorino. Pro denaska talento kaj bela voĉo ŝi jam post du jaroj debutis sur la sceno kun granda sukceso. Iom post iom ŝi scipovis bone ludi klavicenon kaj harpon. Ŝi ankaŭ ellernis la italan kaj la francan lingvojn. Baldaŭ ŝi iĝis la primadono de la teatro, kiu precipe furoris en la grafa palaco [[Ostankina bieno|"Ostankino"]]. La spektaklon ''"La edziĝfestoj de Samaritanoj"'', en kiu ŝi ĉefrolis, eĉ alveturis spekti la imperiestrino [[Katerino la Granda]].