Hipodromo Boxberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta (2), [[File: → [[Dosiero:, [[Image: → [[Dosiero:, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 1:
La ''' Hipodromo Boxberg''' (germane: ''Pferderennbahn Boxberg'') troviĝas en la sudorienta urborando de [[Gotha]]. La por la samnoma [[Boxberg (Gotha)|Boxberg-altaĵo]] nomita konkursejo inaŭguritis en la jaro 1878-a. Ĝi estas la unusola siaspece en tuta [[Turingio]] kaj uzatas la lastajn jarojn ankaŭ por festivalaranĝoj.
 
== Historio ==
[[ImageDosiero:Gotha-Boxberg Pferderennbahn.JPG|thumbeta|Tribuno de la hipodromo]] Ekde 1842 okazas sur tereno, kiu estis ekzercadoplaco, ĉeval-vetkuroj. Sub la stimulado de la duklandaj nobeloj fonditis en 1878 la societo ''Mitteldeutscher Rennverein'' kun la celo establi [[hipodromo]]n sur 80 hektarojn granda areo. La sekvintan jarojn faritis la ĝis nun konserviĝinta komplekso kun laŭ la angla stilo konstruita tribuno el ligno.
 
Iam la vetkurejo konstruitis por konkursoj ebenaj kaj obstaklaj. Tiel la hipodromo jam antaŭ la [[Unua mondmilito]] ĝuis ekfloron. En 1914 la obstakloj forigitis kaj oni ekuzis la terenon agrikulture. Ne antaŭ 1928 eblis rekonstrui la obstaklaron. Krome oni komencis organizi konkursojn kun purrasaj ĉevaloj por antaŭenigi la ĉevalbredadon en la lando. Kiam la [[Turingia Arbarfervojo]] komencis la cirkuladon instalitis ankaŭ propran haltejon ''Boxberg'' kio tre faciligis la transporton de la amasoj da sportemuloj hipodromen.
 
Dum la [[Dua mondmilito]] ĉiuj konkursoj ĉesis; jam en 1946 la ĉeval-vetkuroj rekomenciĝis. Por tio fonditis la kooperativo ''Genossenschaft für Vollblutzucht und Rennen Thüringen e.V.'' kiu jam en 1953 ŝtatigitis. La komplekso iĝis t.n. [[popolproprieta entrepreno]]. En 1961 estiĝis ĉevalbredejo nome ''Volkseigenes Gestüt Boxberg''. Kontraŭe al aliaj tiaj konkursejoj de [[GDR]] la hipodromaĵoj ĉe Boxberg estis ĉefe amatoraj.
 
Post la [[Turniĝo]] la unuaj vetkuroj okazis en la jaro 1991-a: galopaj kaj trotaj konkursoj en kombinacio, nun sub la direkto de la nove fondita societo ''Rennverein für Mitteldeutschland''.
[[FileDosiero:Freakstock mainstage 2004.jpg|thumbeta|Festivalo ''Freakstock'' en 2014 sur la tereno de la vetkurejo]]
En 2000 iĝis la reprivatigo kun akiro de la zono fare de kapitala kompanio. Ĝis 2011 okazis regule galopkonkursoj kun purrasuloj anglaj kaj arabaj, krome konkursoj kun poneoj kaj rajdĉevaloj kiel ankaŭ ĉaskonkursoj. Ĉiujare inter majo kaj septembro organizitis inter 2 kaj 5 konkurstagoj. Pro financaj kialoj kaj la manko de sponsoroj en 2012 kaj 2013 tute ne estis konkursoj.<ref>[http://www.thueringer-allgemeine.de/startseite/detail/-/specific/Galopprennen-fanden-dieses-Jahr-am-Boxberg-nicht-statt-1824916140#.Uk78gjNQ68Q.twitter Michael Keller: ''Galopprennen fanden dieses Jahr am Boxberg nicht statt.'' In: Thüringer Allgemeine, 4. Oktober 2013]</ref> Krom la uzo por konkursoj nun estas ankaŭ utiligo de la zono por festivaloj (ekz. ''Freakstock'') kaj aliaj aranĝoj.
 
== Alirebleco ==
Havas la konkursejo propran haltejon ĉe la Turingia Arbarfervojo. Krome ekzistas la rekta elveturvojo ''Gotha-Boxberg'' (41b) el la aŭtoŝoseo A4. Ĝis 1945 ekzistis ankoraŭ alia haltejo fervoja nome ''Leinakanal'' kie dum konkursaj tagoj haltis peronsaj trajnoj.
 
== Literaturo ==
Linio 24:
 
== Piednotoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
{{Coordinate |NS=50/54/19/N |EW=10/39/29/E |type=landmark |region=DE-TH}}
 
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Gotha]]
[[Kategorio:Ĉevalvetkuroj]]