Nemrut-monto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + 6 kategorioj per HotCat
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta, |left → |maldekstra per AWB
Linio 1:
''vidu ankaŭ [[Nemrut-vulkano]]''
 
[[Dosiero:Mount Nemrut.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Restaĵoj de Di-statuoj sur la Nemrut-monto]]
La '''Nemrut-monto''' (turke: ''Nemrut Dağı'', kurde: ''Çiyayê Nemrûd''; armene: նեմրութ) estas monto en orienta parto de [[Turkio]], proksime de [[Adıyaman]]. La monto altas 2134 metrojn.
 
Oni povas vidi sur la monto statuojn de diversaj grekaj kaj persaj Dioj, ekz. tiun de [[Heraklo]], [[Zeŭso]], Orosmasdes, [[Apolono]] aŭ [[Mitrao]]. Tie troviĝas ankaŭ tombomemoraĵo de reĝo Antiochus Teos, kio estas 8-9 metrojn alta statuo kun du leonoj kaj du agloj. Sur la montosupro videblas ankaŭ multaj statuaj restaĵoj, kiuj figurigas la persajn kaj makedonajn antaŭulojn de Antiochus.
 
La statuoj havas karakterizajn grekajn mienojn, sed portas persajn vestaĵojn kaj la harara stilo estas same persa. Sur unu restaĵo oni povas vidi konstelacion de steloj kaj planedoj, kies situo donas la konstruan tempon je 7-a de julio 62 a.K.. Laŭ esploroj, oni uzis la areon por astronomiaj kaj religiaj celoj.
 
La tombon malfermis en [[1881]] germana inĝeniero Karl Sester, sed oni ne trovis tombejon de Antiochus.
 
La Nemrut-monto ekde [[1987]] aperas sur la listo de mondaj heredaĵoj de [[UNESCO]].