Pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +kat
e →‎Enhavo de la dokumento: plibonigadeto per AWB
Linio 9:
La unua estas priskriba kaj montras pezajn vivkondiĉojn de judoj en la [[geto]] kaj cirkonstancojn de ilia deportado al germanaj koncentrejoj, kadre de operaco Grossaktion in Warschau. ''En la varsovia geto, malantaŭ la muro detranĉanta la mondon, kelkcent miloj de kondamnitoj atendas la [[morto]]n. Ne ekzistas por ili [[espero]] de savo, nek alvenas helpo de ajna direkto. Surstrate kuras [[ekzekutisto]]j, pafante al ĉiu, kiu aplombas eliri el la domo. Same ili pafas al ĉiu, kiu aperos fenestre. Sur [[trotuaro]] malpuriĝas ne enterigitaj [[kadavro]]j''.
 
La dua parto prezentas silentan sintenon de la mondo kontraŭ tiuj ĉi faktoj. La dokumento kondamnas silenton de la monda [[publika opinio]] koncerne estiĝanta ĝuste nun holokaŭsto de judoj. Ĝi kondamnas same prisilenton flanke de poloj kaj ankaŭ flanke de [[Aliancanoj]], kaj ankaŭ de judoj mem, kies socioj estas en la tuta mondo. Ilian sintenon ĝi komparas al simbola manlavado de [[Pontio Pilato]], kiu post konfirmo de la [[verdikto]] kontraŭ [[Kristo]] lavis siajn manojn antaŭ homamaso, postulanta [[krucumo|krucumon]]n de la akuzito. Zofia Kossak skribis: ''La mondo rigardas tiun ĉi [[krimo]]n, la plej teruran ol ĉio, kion vidis la [[historio]] – kaj [[silento|silentas]]. [[Masakro]] de milionoj de nearmitaj homoj okazas inter universala, malbonaŭgura silento. (...) Nenion diras [[Britio]], nek [[Usono]], silentas eĉ influa internacia judaro, antaŭe tiom sentema al ĉiu majustaĵo de sia gento. Kaj silentas poloj. (...) Pereantaj judoj estas ĉirkaŭitaj de Pilatoj mem manlavantaj sin''.
(...)