Brita ekspedicio al Tibeto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e migrateToWikidata at d:q592550
e plibonigadeto per AWB
Linio 4:
== Antaŭeventoj ==
 
Ekde la dua duono de la 19-a jarcento, en [[Azio]] okazis brita-rusa konkurado por la influo. Strategia celo de la cara imperio estis la atingo de la „varmaj maroj” tra [[Turkio]], [[Irano]] aŭ [[Afganistano]], [[Hindio]]. La brita imperio volis obstakli tion per ĉiu rimedo.
 
La nova brita vicreĝo [[George Curzon]] en 1899 konkludis el diversaj informoj, ke Rusio volas akiri influon en Tibeto. Tion montris al li, ke inter la konsilistoj de la [[dalai-lamao]] aperis la burjat-mongoldevena monaĥo [[Agvan Dorĵiev]]. (Pli poste evidentiĝis, ke Doržijev fakte laboris pri disvastigo de la tibeta [[budhismo]] en Rusio.)
Linio 12:
== La bataletoj ==
 
Younghusband ekis en julio de 1903, sed oni ne akceptis lian delegacion kaj petis forlason de Tibeto. Younghusband travintrumis kaj ricevis militistan apogon en printenmpo de 1904. Lia armeo nombris 3000 soldatojn, kun modernaj armiloj kaj tiu armeo treege superis la tibetanojn, kiuj batalis per glavoj kaj meĉaj pafiloj. La brita ekspedicia korpuso havis 9 vunditojn, dum mortis 400 tibetanoj.
 
La 13-a dalai lama, Thubten Gyatso fuĝis en Mongolion, la britaj trupoj enmarŝis Lhason en komenco de aŭgusto.
Linio 20:
Younghusband altrudis tipan [[malegala traktato|malegalan traktaton]] al Tibeto, kiu alprenis repagon de grandsuma milita rekompenso, malfermis la landon antaŭ la britoj, donis rajton por stacionigo de soldatoj kaj por ekspluato de krudmaterialoj. Dumtempe aliaj internaciaj eventoj fortiris atenton de Britio kaj la lando eĉ ne havis gravajn resursojn.
 
Pro alproksimiĝo de la vintro, Younghusband forlasis Tibeton kaj forliveris per mulkaravanoj la forŝtelitajn Buddha-statuojn, preĝomaterialojn, pentraĵojn, porcelanojn, librojn kaj manuskriptojn.
 
Younghusband iĝis Siro kaj ricevis honordoktoran titolon en multaj universitatoj.