Karismo (kristanismo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PIVa termino
Linio 9:
La donaco de la savo ne fariĝas en la [[kredo]] posedaĵo de unuopa kredanto, individua trezoro, sed fonto de donacoj. La kredanto ricevis la karismon de la graco por fariĝi mem kapabla donaci.
 
Kiuj estas tiuj donoj kaj tiuj servoj kiujn la kreanto estas alvokata donaci al la fratoj? Neniam tio estas precize kaj kategorie establite en la [[Nova Testamento]], Paŭlo liveras ekzemplojn, citas kazojn en la 1Kor 12 kaj en Rm 12: apostolado, sanigoj, profetioj, [[glosolalio]] kaj la kredo mem por indiki vastan sortimenton de servoj. La vastan komunuzan signifon oni renkontas komparante inter si la epistolon al la korintanoj (7.7) kun la [[1-a epistolo al Timoteo]] (4.14); en la unua kazo “karismo” indikas la familian kondiĉon en kiu la kredanto troviĝas (geedziĝo aŭ [[senedzecofraŭleco]], en la dua la specifan misiistan vokiĝon de Timoteo.
 
La kunteksto en kiu Paŭlo alfrontas tiun problemon estas kunteksto [[polemiko|polemika]]: korintanoj estas certaj ke mem akiras la savon nur per tio ke la vivanta Sinjoro ĉeestas dum la [[kulto]] pere de lia Spirito. kaj ke tio transdonas al la kredantoj apartajn donojn. Ili ŝatas, tamen, ankaŭ manifestaciojn pli esceptajn kaj atentokaptajn ol la kulto, kiel la [[glosolalio]]n, ĉar ĝuste tio ŝajnas evidentigi la potencon de la Spirito. La karismo estas interpretata ĉe korintanoj kiel dono videbla kaj eksterordinara.
 
Paŭlo celas korekti tiun opinion pruvante ke la donoj de la Spirito, nome la karismoj de la Sinjoro estas plurspecaj, komplementaj, sammaniere necesaj. La sama Spirito kiu sin manifestas en la [[Ekstazo|ekstazaj]] fenomenoj sin manifestas ankaŭ en la karismo de la [[apostola agado]] kaj en tiu de la karitataj aktivecoj; la Sinjoro kiu parolas en la kulto aŭ en la [[Eŭkaristio|vespermanĝo]] estas la sama Sinjoro kiu alvokis al senedzecosenedzineco la [[apostolo]]n kaj komunikas sian volon en tiu etika sinteno. Ĉiu karismo estas valida esprimo de la potenco de Kristo, sed neniu karismo povas opiniigi ke mem estas la sola instrumento de la Spirito aŭ instrumento privilegiitaj.
 
La argumento de Paŭlo fondiĝas sur la ekzemplo de la [[homa korpo]], en la de kazoj de la epistolo al la Romanoj kaj al Korintanoj, sed per du starigoj iomete malsamaj. En “al la Romanoj” la apostolo remenorigas ke en la homa korpo estas bezonataj multaj membroj por ke ĝi plenumu sian funkcion, ke la efiko de [[organismo]] estas rezultigita per la konkordo de ĝiaj partoj (12,12-31): ''vi do estas la korpo de Kristo (27)'' signifas ke oni estas en la kredo organika unueco de servoj. En la parolado kun la Romanoj elmerĝas penso multe pli alta kaj ampleksa. La vivo kaj la potenco de Kristo manifestiĝas al la mondo en la realo de konkorda komunumo kunigita per la ligo de la ''[[agapo]]''. Ili manifestiĝas, tamen, plenefike nur en la unueco kaj totaleco de la karismoj agantaj en tiu komunumo.