Nanaja lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 16 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q13303)
e plibonigadeto per AWB
Linio 57:
Entute estas 11883 nanajoj en la mondo, el kiuj 8940 loĝas en Ĥabarovska regiono<ref>Столяров А. В. Нанайский язык // Красная книга языков народов России: Энциклопедический словарь-справочник. М., 1994.</ref>. Sed en Ĥabarovska regiono nur ĉ. 100-150 uzas nanajan lingvon en ĉiutaga vivo. En nanaja arealo ĝenerala parto de nanajoj en loĝantaro estas ĉ. 30%. Nur en tri vilaĝoj - Ĝuen, Ulika kaj Dada - nanajoj havas 90% aŭ pli de la loĝantaro, en aliaj partoj de regiono ili havas ege malpli grandan parton<ref>Информация по населенным пунктам, районам проживания и хозяйственной деятельности коренных малочисленных народов Севера и Дальнего Востока РФ по данным Управления уполномоченного Минэкономразвития России по Дальневосточному району на 01.01.2002 года</ref>. Nanajoj loĝas dise kaj ofte nanajaj familioj estas izolaj de aliaj nanajoj. Pro tio nanajoj, aparte pli junaj el ili, ne emas uzi nanajan lingvon. Plejparto de nanaj-parolantoj aĝas pli ol 40 jaroj, kaj eĉ ili emas paroli ruse kiam ili parolas kun samaĝaj aŭ pli junaj homoj. Nanajan ili uzas nur kiam parolas kun oldaj nanajoj de 70 jaroj aŭ pli.
 
En 7 vilaĝoj ekzistas lernejoj, kie nanaja estas instruita kiel fremda lingvo. Standarda instru-horaro en tiaj lernejoj inkluzivas 1-2 horojn de nanaja lingvo po semajno. La insruprogramo de nanaja lingvo komencas en unua studjaro (kiam la infanoj aĝas ĉ. 7-8 jaroj) kaj daŭras inter 4 kaj 10 jarojn. Krome, en vilaĝoj Belgo, Niĵnie Ĥalbi kaj Verĥnjaja Okon ekzistas eksperimenta instruprogramo de nanaja lingvo, laŭ kiu nanaja lingvo estas instruita ekde unua ĝis naŭa jaro preskaŭ en ĉiu lerneja tago.
 
Por la lingvo ekzistas lernolibroj, aroj de fabeloj kaj literaturo (plejparte, tradukita). Sed lernejoj ne havas sufiĉe da instru-materialoj kaj teknologioj. Ankaŭ, infanoj ofte ne estas sufiĉe motivitaj por lerni la lingvon. La lernolibroj je granda parto estas aroj de gramatikaĵoj por denaskaj parolantoj. Tio ne tre taŭgas se la lernantoj ne regas la lingvon aŭ ne havas sufiĉe altan nivelon. Alia problemo estas ke instruprogramo plejparte celas instrui legan/skriban rutinon, kio estas grande senutila, ĉar ekzistas nur kelkdek eldonoj en la nanaja (kaj el ili nur ĉ. dek estas sufiĉe facile atingeblaj). Parola lingvo estas preskaŭ ne instruata.
Linio 109:
 
{{Tungus-manĉuraj lingvoj}}
 
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]