Ferdinand von Wrangel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vvk121 (diskuto | kontribuoj)
Врангель Фердинанд Петрович.jpg
e plibonigadeto, anstataŭigis: [[dosiero: → [[Dosiero: (2) per AWB
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Врангель Фердинанд Петрович.jpg|eta|<center>Ferdinand von Wrangel]]
'''Ferdinand Friedrich Georg Ludwig Baron von WRANGEL''' ([[ruse]] ''Фердинанд Петрович Врангель''; naskiĝis la 29-an de decembro 1796 laŭ la [[julia kalendaro]] respektive la [[9-an de januaro]] [[1797]] laŭ la [[gregoria kalendaro]] en [[Pskovo]]; mortis la 25-an de majo 1870 laŭ la julia respektive la [[6-an de junio]] [[1870]] laŭ la gregoria kalendaro en [[Tartu]], [[Livlando]]) estis [[germanoj|german]]-[[Baltio|baltia]] oficiro en la mararmeo de la [[Rusia Imperio]]. Li geografie esploris aparte la orienton de [[Siberio]], inkluzive de la tiam rusia, intertempe usona teritorio [[Alasko]].
 
Linio 7:
Ferdinand von Wrangel naskiĝis kiel tria el sep infanoj de la barono ''Peter von Wrangel'' kaj ties edzino Dorothea, kiu devenis el la same nobela familio ''von Freymann''. La unuajn vivjarojn li pasigis en la gepatra bieno en Joosu, tiutempe ankaŭ germanlingve nomata ''Waimel-Neuhof'', en [[Estonio]]. Post frua morto de liaj gepatroj, li estis enskribigata kiel [[kadeto]] en la mararmea akademio en [[Sankt-Peterburgo]]. Post fino de la lernejaj jaroj, li inter la jaroj 1817 kaj 1819 en rango de sub[[leŭtenanto]] partoprenis en velado de la ŝipo "Kamĉatko" ĉirkaŭ la tero, gvide de la rusia oficiro kaj esploristo ''Vasilij Miĥailoviĉ Golovnin''. En tiu vojaĝo li konatiĝis kun la pli posta esploristo Fjodor Petroviĉ (fakte germanlingve ''Friedrich Benjamin'') Lütke, kiu poste iĝis dumviva amiko kaj kolego.
 
[[dosieroDosiero:Stamp Wr.JPG|eta|maldekstra|<center>portreto de Wrangel sur rusia poŝtmarko de la jaro 1992]]
Post sia reveno al Sankt-Peterburgo, Vasilij Golovnin ofertis al Wrangel gvidi ekspedicion al la nordo de [[Siberio]], kiu kartografie registru la arktan marbordon oriente de la rivero ''Indigirka'' en [[Jakutio]]. Norde de la enfluejo de la rivero [[Kolima]] en la [[Arkta Oceano|Arktan Oceanon]] serĉiĝu teritorio, pri kiu raportis la kozako Andrejev, sed kiu ĝis tiam estis notita en neniu mapo. Post kiam Ferdinand von Wrangel pliprofundigis siajn konojn pri [[geografio]], [[geodezio]] kaj [[kartografio]] en la universitato de Tartu, li en printempo 1920 ekvojis kun kvin kolegoj. Post 224 tagoj la teamo atingis la loĝlokon Niĵnekolimsk (Нижнеколымск) borde de la rivero Kolima, kaj tie la ekspedicio instalis sian esploran bazon. En la sekvaj jaroj la teamo faris kvar ampleksajn ekspediciojn per hunde tiritaj [[sledo]]j tra la mara glacio norden kaj marborde orienten. Ĝis la jaro 1824 sub malfacilaj klimataj kondiĉoj kolektiĝis multaj esploraj rezultoj hidrografiaj, meteologiaj, magnetismaj kaj geografiaj. Krom ekzakte kartografie registri la marbordon kaj la Ursan Insularon (ruse Медвежьи острова, ''medveĵij ostrova''), li pruvis ke la lando raportita fare de Andrejev fakte ne ekzistas. Laŭ informoj de la indiĝenaj [[ĉukĉoj]] li tamen kartografie notis pli oriente la [[Vrangela Insulo de Siberio|insulon]], kiu nuntempe portas lian nomon, sen ke li mem vidis aŭ vizitis ĝin.
 
En la jaroj 1825 ĝis 1827 li en la servo de la rusia mararmeo faris plian vojaĝon al [[Kamĉatko]]. Post sia reveno, Ferdinand von Wrangel en 1829 nomumiĝis [[guberniestro ĝenerala]] de la teritorio tiam nomata "Rusia Ameriko": la nuna [[Alasko]]. Post pli ol unujara malmara vojaĝo tra Siberio ĝis la bordo de la [[oĥotska maro]], li en somero 1830 ŝipe vojaĝis al la loĝloko [[Sitka]]. Kvin jarojn pli poste, li en 1835 revojaĝis al Eŭropo tra Kalifornio, Meksiko kaj Nov-Jorko, kaj do triafoje ĉirkaŭvojis la teron. Ree en Sankt-Peterburgo, li ricevis la rangon de kontra[[admiralo]] kaj inter la jaroj 1840 kaj 1947 estis direktoro de la [[rusia-amerika kompanio|Rusia-Amerika Kompanio]] en Sankt-Peterburgo. En 1845 li estis kunfondinto de la Rusia Geografia Societo, kaj en 1847 ricevis la rangon de vicadmiralo. En 1849 li pensiiĝis kaj retiriĝis al sia bieno nomata [[germane]] ''Ruil'' respektive [[estone]] ''Roela'' en [[Estonio]].