Tukano (birdo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra (2) per AWB
Linio 24:
 
== Morfologio ==
La tukanoj grandas el la [[Skribarasario]] (''Pteroglossus inscriptus''), 130 g peza kaj 29  cm longa, al la [[Tokoa tukano]] (''Ramphastos toco''), 680 g peza kaj 63  cm longa. Ties korpoj estas mallongaj (kompareble grandaj al [[korvo]]) kaj fortikaj. La vosto estas rondoforma kaj varias laŭ longeco, el duono de la tuta longo de la korpo. La kolo estas mallonga kaj dika. La flugiloj estas etaj, ĉar ili estas arbarloĝantoj kiu bezonas veturi nur mallongajn distancojn, kaj estas ofte de la sama enverguro de la longo de la birdo el la bekopinto al la vostopinto.
 
La kruroj de la tukano estas fortaj kaj mallongaj. Ties fingroj estas aranĝitaj laŭ paroj kun la unua kaj la kvara reenturnitaj. La plej parto de tukanoj ne montras [[seksa duformismo|seksan dimorfismon]] en siaj koloroj, dum la genro ''[[Selenidera]]'' estas la plej elstara escepto al tiu regulo (de tie ilia komuna nomo, "dukoloraj tukanetoj"). Tamen, la bekoj de la tukaninoj estas kutime pli mallongaj, profundaj kaj foje rektaj, montrante bildon pli "fortikan" kompare al bekoj de maskloj. La plumoj de tiu genro de pli grandaj tukanoj estas ĝenerale nigraj, kun partoj blankaj, flavaj kaj skarlataj. La subaj partoj de la [[arasario]]j (pli malgrandaj tukanoj) estas flavaj, krucitaj de unu aŭ pliaj nigraj aŭ ruĝaj bendoj. La [[tukaneto]]j havas ĉefe verdajn plumarojn kun bluaj markoj.
 
[[Dosiero:Keel-billed Toucan-27527.jpg|thumbeta|rightdekstra|[[Sulfurbrusta tukano]] (Ramphastos sulfuratus)]]
La kolorplena, giganta [[beko]], kiu en kelkaj grandaj specioj longas pli ol duono de la longo de la korpo, estas la distingilo de la tukanoj. Spite sian grandon, ĝi estas tre malpeza, komponita el osteroj kun malmulte da solida materialo inter ili. La beko havas antaŭiran segilon similan al dentoj, kio historie misindikis al naturalistoj, ke tukanoj kaptas fiŝon kaj estis dekomence karnomanĝantoj, sed nune oni scias, ke ili manĝas ĉefe fruktojn. Pri kial la beko estas tiom granda kaj brilkolora oni debatas ankoraŭ kaj tiu debato estas sufiĉe komplika. Ĉar ne estas seksa dimorfismo en koloro, ŝajne ne temas pri seksa [[Signalo]]. Tre verŝajne helpas en la manĝokutimaro (dum ili sidas en loko kaj atingas ĉiun ĉirkaŭan frukton, reduktante tiele energielspezon). Oni asertis ankaŭ teorion, ke la beko povus timigi pli malgrandajn birdojn, kaj tiele la tukano povus rabi nestojn senĝene (vidu Kutimaro). Krome, la beko permesas la birdon ankaŭ atingi profunde en arbotruoj por preni manĝaĵojn neatingeblajn por aliaj birdoj, kaj ankaŭ forrabi penditajn nestojn konstruitajn de pli malgrandaj birdoj.
 
La lango de tukano estas longa (ĝis 14-15 14–15 cm), mallarĝa, griza kaj eksterordinare disfadeniĝinta je ĉiu flanko, aldonante al sia sensiveco organon de gusto.
 
Struktura komplekso probable unika ĉe tukanoj inkludas la modifon de kelkaj [[vertebro]]j de la vosto. La malantaŭaj tri vertebroj estas fanditaj kaj ligitaj al la spino per glob-artiko. Pro tio, tukanoj povas disigi sian voston anatŭen ĝis tiu tuŝas sian kapon.<ref>Reynolds, J. (2002) "Book Review: Handbook of the Birds of the World, Vol. 7. Jacamars to Woodpeckers Edited by Josep del Hoyo, Andrew Elliott and Jordi Sargatal. Lynx Edicions, Barcelona, 2002. ISBN 84-87334-37-7. 613 pages." Biological Conservation'' '''111''' (2): 280-281 [http://www.sciencedirect.com/science?_ob=ArticleURL&_udi=B6V5X-47RBĴH-1&_user=1495406&_rdoc=1&_fmt=&_orig=search&_sort=d&view=c&_acct=C000053190&_version=1&_urlVersion=0&_userid=1495406&md5=7aace646b0bd410653fa02a5f7aa6e64] </ref> Tiu estas la sinteno kiel ili dormas, ofte ŝajne kiel plumbulo, kun la vostopinto elstara super la kapo.
 
== Kutimaro ==
[[Dosiero:Ramphastos dicolorus nesting.jpg|Rightdekstra|200px|thumbeta|Tukanoj, kiel tiu [[Dukolora tukano]] (''Ramphastos dicolorus''), nestumas en arbotruoj]]
 
Tukanoj estas baze [[frukto-manĝanto]]j, sed estas ankaŭ oportunemaj [[ĉiomanĝulo]]j kaj kaptos [[predo]]jn kiel [[insekto]]jn kaj etajn [[lacerto]]jn.<ref>Remsen, J.V. Remsen, Jr.; Hyde M.A. & A. Chapman. (1993) "The Diets of Neotropical Trogons, Motmots, Barbets and Toucans" ''The Condor'' '''95''' (1): 178-192</ref> Oni informis, ke kaptitaj tukanoj ĉasas vigle insektojn en siaj kaĝoj, kaj eblas bredi tukanoj per nur insekta dieto. Ili ankaŭ rabas nestojn de pli malgrandaj birdoj, el kiuj prenas ovojn kaj idojn.<ref>Robinson, S.K. (1985) "Coloniality in the Yellow-Rumped Cacique as a Defense against Nest Predators" ''Auk'' '''10''' (3): 506-519</ref> Tio probable havigas gravan aldonon de proteinoj al sia dieto. Tamen, en sia teritorio, tukanoj estas la dominaj fruktomanĝuloj, kaj tio ludas gravan rolon ekologie por dissemi semojn de fruktarboj.<ref>Pizo, M.A.; Donatti, C.I.; Guedes, N.M.R. & M. Galetti (2008) "Conservation puzzle: Endangered hyacinth macaw depends on its nest predator for reproduction" ''Biological Conservation'' '''141''' (3): 792-796 <small>{{doi|10.1016/j.biocon.2007.12.023}}</small></ref>
 
Tiuj neotropisaj birdoj estas [[arborema]]j kaj tipe la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn en siaj nestoj. Ili faras siajn nestojn en jam ekzistantaj arbotruoj kiel naturaj kavaĵoj aŭ truoj elfositaj de aliaj animaloj kiel [[pegoj]] – la beko de la tukanoj permesas tre limigitan uzon kiel elfosilo. Kiam okazas eloviĝo, la idoj aperas tute nude, sen [[lanugo]]. Tukanoj estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne [[birdomigrado|migras]]. Tukanoj estas kutime trovataj en paroj aŭ etaj grupoj. Ili foje skermadas per siaj bekoj kaj baraktas, kio permesas la sciencistojn hipotezi, ke la birdoj starigas dominantajn hierarkiojn.