Ernesto de Pardubice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |left → |maldekstra per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:ArnostPardubice vitraz.jpg|thumbeta|130px|leftmaldekstra]]
'''Arnošt z Pardubic''' (naskiĝis la [[25-an de marto]] [[1297]] – mortis la [[30-an de junio]] [[1364]] en [[Roudnice nad Labem]]) estis la lasta [[Prago|praga]] [[episkopo]] ([[1343]]–[[1344]]) kaj samtempe la unua ĉeĥa [[ĉefepiskopo]] ([[1344]]–[[1364]]).
 
Li devenis el la nobela familio de grandsinjoroj el [[Pardubice]]. Li estis filo de Arnošt z Hostinné, reĝa burgravo en [[Klodsko]] ([[Pollando]]). Dum 14 jaroj li studis en [[Italio]] en universitatoj en [[Bolonjo]] kaj [[Padovo]], kie i.a. li konatiĝis kun posta imperiestro [[Karolo la 4-a]], kies proksima amiko kaj grava politika konsilanto li fariĝis.
 
Li estis konata kiel klera homo, bona oratoro, modela pastro kaj virta kaj modesta viro. Li meritis i.a. pri fondo de [[Universitato de Karolo]] en [[1348]] (la plej malnova en Mezeŭropo) kaj de pluraj preĝejoj, monaĥejoj (en [[Jaroměř]], [[Rokycany]], [[Sadská]]), malsanulejoj (en [[Příbram]] kaj [[Český Brod]]), sed ankaŭ fiŝlagoj ktp.
[[Dosiero:2014 Posąg Arnosta z Pardubic.jpg|thumbeta|tombostatuo de Arnošt z Pardubic en [[Klodsko]]]]
Li estas entombigita en [[Klodsko]] en la paroĥa preĝejo de Sankta Johano.