Labial-velaro: Malsamoj inter versioj

14 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
e
plibonigadeto, anstataŭigis: [[Image: → [[Dosiero: per AWB
(→‎Okazado: nazalaj haltoj > nazaloj)
e (plibonigadeto, anstataŭigis: [[Image: → [[Dosiero: per AWB)
 
{{Lokoj de artikulacio}}
'''Labial-velaroj''' (aŭ '''lipo-velaj konsonantoj''' aŭ pleonisme '''Labial-velaraj konsonantoj''') estas [[konsonanto]]j duoble [[artikulacio|artikulaciataj]] ĉe la [[Mola palato|velo]] kaj la [[lipo]]j. La termino "[[labialvelara konsonanto]]", nomas ankaŭ la [[labialigo|labialigitaj]] [[velaro]]j, kiaj la (anglalingva) [[alproksimanto]] {{IPA|[w]}}.
 
== Transskribado kaj prononco==
Por transskribi tiujn sonojn, oni fojfoje uzas [[ligaturo]]jn anstataŭ [[digrafo]]jn kun [[ligstango]]:
 
[[ImageDosiero:Labial velars.png]]
 
Notu ke kvankam tiaj simboloj facile kompreneblas, ilin ne sankciis la IFA, kaj por ili mankas kodaĵoj en [[Unikodo]]. Ili tamen tiel specifigeblas kiel tiparo de [[OpenType]] montras digrafojn ''gb'' kaj ''kp''.
 
<br><center>
| 'sekcio'
|}
</center><br>
 
Por ilin prononci, provu diri {{IPA|[k, g, ŋ]}}, sed fermu la lipojn kvazaŭ por {{IPA|[p, b, m]}}. Tiam ellasu ĝuste kiel por tiuj sonoj. Notu ke dum po 90% de la [[okludado]] (aerfluŝtopado) samtempas, la komenciĝo de la velaro okazas iomete antaŭ tiu de la [[labialo]], kaj la ellaso de la labialo okazas iomete post tiu de la velaro, tiel ke la antaŭe veninta vokalo sonas kvazaŭ ĝin sekvas velaro, dumke la poste venonta vokalo sonas kvazaŭ ĝi sekvas labialon. Do la ordon de la simboloj en {{IPA|k͡p}} kaj {{IPA|g͡b}} motivas la fonetikaj detaloj de tiuj sonoj.
 
== Pravigo ==
 
Tiuj sonoj klare estas apartaj ununuraj konsonantoj prefere al [[konsonanta aglomero|konsonantaj aglomeroj]]. La [[Eggon-a lingvo]] (ego), ekzemple, kontrastigas tiujn eblaĵojn, kun /bg/ kaj /gb/, ambaŭ el kiuj estas distingaj de {{IPA|/g͡b/}}. Ignorante tonon, ni havas:
 
<br><center>
|{{IPA|g͡bu}}||''alveni'' ||{{IPA|gba}}||''dividi''
|}
</center><br>
 
== Okazado ==
 
Vere duoble artikulaciataj labial-velaroj troviĝas kiel [[plozivo]]j kaj [[nazala konsonanto|nazaloj]] en la plejmulto de la lingvoj de okcidenta kaj centra [[Afriko]], kaj estas relative komunaj en la orienta finaĵo de [[Nov-Gvineo]]. Ili inkluzivas la sonojn {{IPA|[k͡p, g͡b, ŋ͡m]}}. La [[Jelaa lingvo|jelaa]] ("Yélî Dnye") de la insulo [[Jelao]] ("Rossel Island"), [[Papuo-Nov-Gvineo]], havas kaj labial-velarajn kaj [[labial-alveolaro|labial-alveolarajn konsonantojn]]. Labial-velaraj senvoĉaj [[plozivo]]j kaj [[Nazala konsonanto|nazalo]]j troviĝas ankaŭ en la [[Vjetnama lingvo|vjetnama]], kvankam nur vortfine.
 
Labial-velaraj plozivoj troviĝas ankaŭ kiel [[ejektivo|ejektiva]] {{IPA|[k͡p’]}} kaj [[imploda konsonanto|imploda]] {{IPA|[ɠɓ]}} (la ligstango estas forigita ĉi tie por legebleco). Eble estas labial-velaraj [[alproksimanto]]j en lingvoj kia la [[Japana lingvo|japana]]; vidu la artikolon [[labiovelara konsonanto]].
 
Labial-velaraj plozivoj troviĝas ankaŭ kiel [[ejektivo|ejektiva]] {{IPA|[k͡p’]}} kaj [[imploda konsonanto|imploda]] {{IPA|[ɠɓ]}} (la ligstango estas forigita ĉi tie por legebleco). Eble estas labial-velaraj [[alproksimanto]]j en lingvoj kia la [[Japana lingvo|japana]]; vidu la artikolon [[labiovelara konsonanto]].
 
La solaj aliaj labial-velaraj konsonantoj estas la velaraj [[bilabiala klaketo|bilabialaj klaketoj]].
* [[Loko de artikulacio]]
* [[Labialo]]
* [[Listo de fonetikaj temoj]]
 
<!--{{Consonants}}-->