Sarkasmo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
'''Sarkasmo''' laŭ [[PIV]] estas akre kaj morde ironia rimarko, do akra kaj malica [[moko]]. ''Sarkasmo'' estas substantivo originanta en la [[antikva greka lingvo]] ({{Plurtone|σαρκασμός}} ''sarkasmós'' "la disŝiro, la morda moko", de la antikva greka verbo ''sarkazein'' "akre moki, buŝe disŝiri, disviandigi" de {{Plurtone|σάρξ}} ''sarks'' "la kruda viando"). De la antikva greka lingvo la vorto eniris la [[latina]]n lingvon ("sarcasmus"), kaj de tie disvastiĝis al pluaj modernaj lingvoj. La esprimo sarkasmo jam uziĝis en al antikva [[retoriko]], ekzemple fare de [[Demosteno]] kaj de [[Marcus Tullius Cicero|Cicerono]].
 
Nuntempe sarkasmo estas uzata aparte en politika agitado, por primoki, ataki aŭ senvalorigi ideon, personon aŭ institucion.
 
De sarkasmo endas diferencigi la fenomenon de [[sardona rido]], en medicina senco [[mieno]], observebla en [[tetanoso]] aŭ en toksiĝo per iuj toksaĵoj, ĉe kiu la vizaĝaj muskoloj estas kuntiritaj, kiel ke la malsanulo ŝajnas ridi, sed duasence ankaŭ
amara, moka rido iom komparebla al sarkasmo. Kontraŭe al sarkaso, la emocio ligata al sardona rido sen medicina kaŭzo de toksikiĝo tamen ne temas pri akra kaj malica [[moko]], sed pri sento profunde amara, dolora kaj suferanta.
 
== Sarkasmo kaj ironio ==
Linio 14:
[[Ciniko]] kontraŭe al sarkasmo ne estas amara moko, sed interna sinteno kiu malaprezas centraj normojn kaj moralajn valorojn kaj konsideras ilin ridindaj. Cinikismo do estas fenomeno karaktera, kiu povas esprimiĝi per cinikaj rimarkoj, kiuj povas esti malfacile diferencigeblaj de sarkasmaj rimarkoj.
 
Kvankam la diferenco inter sarkasmo kaj ciniko do estas klare nomebla, tamen la du vortoj en ĉiutaga lingvouzo ofte pro malatentemo miksiĝas. Tiuj, kiuj volas retorike konscie uzi la diferencon inter sarkasmo kaj ciniko, sekve havas la problemon ke centra aspekto de ilia - sarkasma aŭ cinika - rimarko eble ne estos komprenata de la publiko.
 
== Vidu ankaŭ ==