Fraŭleco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e gramatika korekto
aldonis vorton por klareco
Linio 7:
Fraŭleco ofte rezultas de libervola elekto pro religiaj motivoj.<ref>[http://global.britannica.com/EBchecked/topic/101371/celibacy Encyclopaedia Britannica, "Celibacy"]</ref>
 
La kanona juro de la [[katolika eklezio]] afirmas, ke la klerikoj devas observi perfektan kaj ĝisĉiaman ĉastecon kaj pro tiu motivo oni destinas tiujn klerikojn, kiuj apartenas al la [[latina eklezio]], al fraŭleco, kio estas aparta dono de Dio, kiu kapabligas la pastrojn ligiĝi pli facile per nedividita koro al Kristo, kaj dediĉi sin pli libere al servado de Dio kaj de la homaro.<ref>[http://www.vatican.va/archive/cod-iuris-canonici/latin/documents/cic_liberII_lt.html#TITULUS_III Kodo de Kanona Juro, kanono 277 §1] (latinlingve); la teksto konsulteblas ankaŭ en [http://www.vatican.va/archive/cdc/index.htm diversaj aliaj lingvoj].</ref>
 
Tiu kanona juro ankaŭ malpermesas (en la [[latina eklezio]] sed ne en ĉiuj [[orientaj katolikaj eklezioj]]) la ordinadon kiel [[sacerdoto]]j de homoj kiuj havas edzinon.<ref>[http://www.vatican.va/archive/cod-iuris-canonici/latin/documents/cic_liberIV_lt.html#TITULUS_VI Kodo de Kanona Juro, kanono 1042] (latinlingve); la teksto konsulteblas ankaŭ en [http://www.vatican.va/archive/cdc/index.htm diversaj aliaj lingvoj].</ref> En aliaj antikvaj eklezioj, kiel la [[ortodoksa eklezio|bizanca ortodoksa]] kaj la [[orientaj ortodoksaj eklezioj|orientaj ortodoksaj]], fraŭleco estas kondiĉo por ordinado de [[episkopo]]j, sed ne de presbiteroj. En tiuj ĉi lastaj eklezioj, oni ne permesas al jam ordinitaj klerikoj nek edziĝi nek, se al ediĝinta sacerdoto mortas la edzino, reedziĝi. KontaŭeKontraŭe, tiuj eklezioj, kiu estiĝis en la lastaj jarcentoj, precipe ekde la [[Protestanta Reformacio]], nenion tian postulas al siaj klerikoj.
 
La celo, por kiu [[budhismo|budhistoj]] elektas fraŭlecon, estas atingi liberecon, kiun malhelpas la deziro de seksaj plezuroj.<ref>[https://books.google.com/books?id=OS-y7DZvj2EC&pg=PA4&dq=Buddha+celibacy+sexual+pleasure&hl=en&sa=X&ved=0ahUKEwiRsfqak9fJAhWCKg8KHQkZDq4Q6AEIHzAA#v=onepage&q=Buddha%20celibacy%20sexual%20pleasure&f=false William Skudlarek, ''Demythologizing Celibacy'' (Liturgical Press 2008 ISBN 978-0-81462947-5), pp. 2–4]</ref>