Lusi Harmon: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Fontoj: William R. Harmon, edzo
Linio 1:
'''Lucille C. HARMON''' - ofte literumata ''Lusi Harmon'' - estas [[usona esperantistino]], kiu de pluraj jardekoj funkcias kiel estrarano de la [[Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko]], nun ankaŭ nomata ''Esperanto-USA''.<ref>[http://www.gazetejo.org/node/1394 ''La bulteno de Esperanto-USA,'' 2008/1,] p. 2</ref> Ŝi estas la edzino de [[William R. Harmon]]. La paro vivas en [[Oakland]], norda [[Kalifornio]] kaj havas familion de tri filoj, sep genepoj kaj okdek pragenepoj. Lusi naskiĝis je Kristnasktago en 1931. Ŝi estas ankaŭ aktiva en WILPF (Virina Internacia Organizo por Paco kaj Libereco). Ŝi estis instruistino dum multaj jaroj, ,laste en Berkeley CA. Post emeritiĝo kiel instruistino, ŝi estis vojaĝagento speciale por Esperantistoj kaj membroj de la sindikato de instruistoj CFT. Ŝi estas membro de la gvida komitato de Universala Esperanto-Asocio kaj sidas en kunsidoj reprezentante usonajn Esperantistojn ĉe la jarkunveno de UEA. Ŝi estas Honora Membro de la Usona nacia Esperanto-organizo EUSA. Lusi havas magistron en psikologio.
 
== Fontoj ==