Alien: Resurrection: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
Linio 54:
Ĉirkaŭ 1379, en la spacoŝipo ''USM Auriga'', [[Scienco|sciencistoj]] strebas eligi beban ksenomorfon el la korpo de Ripley. Ili sukcesis [[Klono|kloni]] ŝin kaj ŝia gasto post retrovi sangsamplon de ŝia korpo sur la planedo ''Fiorina 161'' en 2356. Ripley (alinome 8-a provo de klono), kiu nun estas parte ''alien-a'' pro ne kontrolita miksado de [[DNA]] vekiĝas do 200 jaroj post la memmortiĝo de sia modelo. Ŝlosita for de sia "bebo", la ''alien'', kiu estas la vera kialo de ilia klonado, Ripley disvolvas [[Predanto|predantan]] lertecon kaj perceptan konscion pri la sorto de la aliaj ''aliens''. Du jaroj poste, spacoŝipo nomita la ''Betty'' kies grupanoj estas [[Kontrabando|kontrabandistoj]], kunportas plurajn [[Rabo|forrabitajn]] malliberulojn en stazstato. La kontrabandistoj poste ekscios ke la kompatinduloj estas nutronta ksenomorfan embrion. Dumtempe, la ''aliens'' sukcesas eskapi el sia ĉelo, mortigante unu el ili. La ksenomorfa flava kaj [[Acido|acida]] sango de la mortulo fandas la ĉelan parieton kaj ebligas eskapvojon. La defio por la kontrabandistoj, baldaŭ reatingitaj de Ripley, estos reveni bonfarte al la ''Betty''. Homforma [[roboto]], Call, modifas la vojiron de la ''USM Auriga'' (kiu normale iris al Tero) kaj programas eksplodon de la ŝipo. Ripley 8 retrovas siajn ksenomorfajn gefratojn kaj malkovras ke pro la interŝanĝo de DNA, la ''alien-a'' reĝino heredis de homa [[Gravedeco|graveda]] sistemo kaj naskas krucaĵon inter ksenomorfo kaj homo. Sed tiu nova infano mortigas sian patrinon kaj montras korinklinon por Ripley. Ripley hastas forfuĝi al la ''Betty'' sed la kreitaĵo silente sekvas ŝin, kaj kiam ŝi retroviĝas interne de la spacoŝipo malproksimiĝanta de la ''USM Auriga'', Ripley devas alfronti sian "idon" kaj kaĉigas kaj sendas ĝin en la spaco malvarmon. Post eksplodo de la ''USM Auriga'', la ''Betty'' surteriĝas apud dezertiga [[Parizo]] kun kvar ŝipanoj.
 
[[Kategorio:SciencfikciajUsonaj sciencfikciaj filmoj]]
[[Kategorio:Hororaj filmoj]]
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 1997]]