Nikolaismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Mezepoka uzo de la termino: reale ne estas klara la dato
Linio 28:
Oriente, pro leĝo de la imperiestro [[Justiniano la 1-a]] la eventuala edziĝo de klerikoj en la maĵoraj ordinoj ([[subdiakono]]j, [[diakono]]j, [[presbitero]]j, [[episkopo]]j) estis nula. Okcidente, kie do ne valoris la edikto imperiestra, edziĝo de tiuj klerikoj, kvankam malpermesata, validis ĝis 1139 ([[Dua Laterana koncilio]]).<ref name=Schaff>[http://www.ccel.org/ccel/schaff/npnf214.xiv.iii.vii.html Philip Schaff (protestanta historiisto), "Excursus on the Marriage of the Clergy"]</ref><ref>Gilbert Dagron, «Économie et société chrétiennes (VIII et X siècles)» en J.-M. Mayeur, Ch. et L. Pietri, A. Vauchz et M. Vénard, ''Histoire du christianisme'', vol. IV ''Évêques, moines et empereurs (610-1054)'', p.&nbsp;246.</ref>
 
Geedzaj seksrilatoj ankoraŭ estas malpermesataj dum definita tempo antaŭ kaj post eŭkaristia celebrado en bizancaj ortodoksaj eklezioj, kiuj interpretas en tiu sama senco la absoluta malpermeso de tiaj rilatoj al edziĝintaj episkopoj, presbiteroj kaj diakonoj (''et non generare filios'', "nek generi filojn") dekretita en la 33-a kanono de la Koncilio de Elviro en Hispanio (ĉirkaŭ 306),<ref>[http://www.earlychurchtexts.com/main/elvira/canons_of_elvira_02.shtml Konciliaj kanonoj]; [http://faculty.cua.edu/pennington/Canon%20Law/ElviraCanons.htm angla traduko]</ref> kaj en kanono de postasposta [[Kartago|Kartaga]] koncilio (''continentes esse in omnibus'', "esti sindetenaj en ĉio").<ref>[http://www.benedictus.mgh.de/quellen/chga/chga_020t.htm Konciliaj kanonoj]; [http://www.ccel.org/ccel/schaff/npnf214.xv.iv.iv.iv.html angla traduko]</ref>
 
La ekskluzive grekaj partoprenantoj en la [[Koncilio kvinasesa]], dum ili reasertis en sia 6-a kanono la tradician edziĝmalpermeson al tiuj, kiuj ricevis la subdiakonan aŭ plialtajn ordinojn, kaj en sia 12-a kanono malakceptis ke episkopoj kunvivu kun iliaj eventualaj edzinoj, deklaris en sia 13-a kanono – kvankam sciante, ke en Romo edziĝintoj ordinotaj al presbitereco aŭ al diakoneco devas prometi ne plu havi rilatojn kun siaj edzinoj – ke oni devas nek postuli tian promeson nek rifuzi ordini edziĝintojn al tiuj ordinoj, kaj asertis ke tiu estas la antikva normo.<ref>[http://www.newadvent.org/fathers/3814.htm angla traduko de la konciliaj kanonoj] kaj [http://www.orthodoxa.org/FR/orthodoxie/droit%20canon/canons6econcileintrullo.htm franca traduko]</ref>