Ossian: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 41:
 
Unu el la poemo estis tradukita en la francan, en 1762, kaj en 1777 aperis la tuta poemaro. En la germanaj ŝtatoj, Michael Denis faris la unuan plenan tradukon inter la jaroj 1768 kaj 1769. Tio inspiris la tiel nomatajn protonaciistajn poetojn Klopstock, kaj Goethe kies propra germana traduko de sufiĉe longa porcio de la verko de Macpherson (La kanto de Selma) estas dramece enkondukita en kulmina sceno de la verko ''La afliktoj de la juna Werther'' (1774). Johann Gottfried Herder, kies influo sur Goethe estis profunda influita, kaj kiu verkis, en la fruaj tagoj de la movado ''Sturn und Drang''. eseon titolita ''Ekstrakto en korespondaĵo pri Ossian kaj la kantoj de antikvaj popoloj'' (1773), Kompletaj danaj tradukoj de ''Ossian'' estis faritaj en 1790, kaj svedaj versioj en 1794-1800. Itala pastro Melchiore Cesarotti italigis, kaj supozeble plibonigis la verkon, kiun li propagis, ne nur en Italio, sed ankaı en Vieno kaj Varsovio. Li versio estis precipe admirita de Napoleono. Ĝis la jaro 1800, Ossian estis tradukita en la hispanan kaj la rusan; en 1805 en la nederlandan; kaj en la polan, la ĉeĥan kaj la hungaran, inter 1827 kaj1833. La hungaro János Arany reagis per sia verko ''Homer kaj Ossiano'', kaj aliaj hungaraj verkistoj estis simile influitaj. Plie, publikigaĵo de la Alteja Societo de Londono, nome ''La poemoj de Ossian'', enhavas latinan version de parto de la teksto.
La opero ''Ossian ou Les bardes'' de La Sueur tute plenigis la Parizan Operejon kaj transformis lian karieron. Alia opero inspirita de ''Ossian'' estis ''Diarmid'', Op 34, de la plej fama skota orkestra komponisto Hamish McCunn, prezentita la 23-an de Oktobro, 1897 en Londono. La poemaro de Macpherson influis la burĝonadon de la romantika muziko. Franz Schubert komponis Lieder por akompani multajn el la poemoj en Ossian. Felix Mendelssohn vizitis la Hebridajn Insulojn kaj komponis la ''Hebridan Uverturon'', pli bone konata kiel ''Kaverno de Fingal''. Lia amiko, la dana komponisto Niels Gade dediĉis sian unuan eldonitan komponaĵon, la koncertan uverturon ''Efterklange af Ossian'' (Eĥoj de Ossian), verkitan en 1840, je la sama temo.
 
== Fontoj ==