Monaĥino: Malsamoj inter versioj

2 401 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3890644))
Neniu resumo de redakto
 
{{Kunigu|Monaĥo}}
'''Monaĥino''' estas [[virino]] vivanta la [[monaĥo|monaĥan]] manieron de la vivo. De tempo al tempo tiu ĉi vorto estas intermiksata kun vorto [[ordenulino]], sed tio ne estas ĝuste, ĉar ne ĉiuj ordenulinoj vivas per la monaĥa vivo kaj ne ĉiuj monaĥinoj estas ordenulinoj. Monaĥinoj ekzistas ankaŭ en orientaj (aziaj) religioj, kiel estas [[budhismo]], [[taoismo]] aŭ [[ŝintoismo]]. La tradicioj diferenciĝas ankaŭ pro grado de graveco kaj rajtigo, kiujn ili donas al la virinoj, ekz. en [[Tajlando]] la virinaj membrinoj de [[monaĥejo]]j ne estas konsiderataj kiel ĝuantaj la samajn rajtojn kiel la viraj monaĥoj, dum en [[Japanio]] ili estas konsiderataj kiel plene egalrajtaj.
 
[[Dosiero:Zakonnica.jpg|eta|250px|[[Romkatolika eklezio|Romkatolika]] ordena fratino en [[Krakovo]]]]
[[Dosiero:Nonne im Kreuzgang, 1930.jpg|eta|250px|Ordenulino en [[klostro]], 1930; fotografita de [[Doris Ulmann]]]]
'''Ordena fratino''' (el la [[latina]] ''regula''), estas membro de kristana [[virino|virina]] [[Ordeno (eklezio)|eklezia ordeno]]. Per signifo simila vorto [[monaĥino]] markas devene pli mallarĝe membrinon de ordeno vivanta en monaĥeja [[klaŭsuro]] kaj postulanta tiel nomatajn [[famaj promesoj|famajn promesojn]], temis do pri virina kontraŭulo de [[monaĥo]] (el la malnovsupragermana ''munich'', devene tra la latina ''monicus'', ''monachus'' el la greka ''monachós'' estas ermito, ununura, sola). Paralele al la vortuzo en kristanismo, ankaŭ en aliaj lingvoj kiel ekzemple [[budhismo]] kaj [[taoismo]] ekzistas monaĥinoj respektive monaĥoj.
 
Kiel '''novulino''' estas markata virino, kiu ankoraŭ ne metis ordenajn promesojn kaj kiu prepariĝas al laŭleĝa membreco en la ordeno. Ordenulinon oni kutime alparolas "fratino" aŭ "honorinda fratino". La virinan socion de ordenaj fratinoj gvidas ''patrino estra'' aŭ en kelkaj ordenoj ''[[abatino]]''.
 
Same kiel viraj monaĥoj la ordenaj fratinoj devas direktiĝi per [[evangeliaj konsiloj]] de malriĉeco, pureco kaj ebeemo, al kiuj ili devligas sin per ordenaj promesoj kaj konservi [[ordino]]n, regulon de sia ordeno. Ili kutime vestas sin en vestojn tipaj por donita ordeno aŭ [[kongregacio]].
 
==Kristanaj ordenaj fratinoj==
[[Kristanismo|Kristanaj]] ordenaj fratinoj ekzistas precipe en eklezio [[romkatolika eklezio|romkatolika]] kaj [[ortodoksismo|ortodoksa]]. Plej ofte ili faras karitatan agadon en malsanulejoj, resanigejoj, orfejoj, en hospitaloj por korpe kaj anime malsanaj aŭ ili instruas kaj edukas infanojn en lernejoj kaj aliaj ekipaĵoj. Ĉiuj ordenaj fratinoj dediĉas sin krom tio al [[preĝo|preĝado]] kaj al [[kontemplo]], tio estas ĉefa plenigo de agado por membrinoj de kontemplaj ordenoj.
 
== Kelkaj famaj ordenaj fratinoj ==
[[Image:Elisabeth Fyodorovna.jpg|thumb|left|[[Sankta Elizabeto de Rusio]]]]
* [[Sankta]] [[Sankta Elizabeto de Rusio|Elizabeto de Rusio]]
* [[Sankta]] [[Agnes de Ĉeĥio]]
* [[Hōjō Masako]]
* [[beatigo|beatigita]] [[Patrino Tereza]]
* [[Dorothy Stang]]
* [[Mary Ward]]
* [[Jeanine Deckers]]
 
== Rilataj temoj ==
* [[monaĥo]]
* [[monaĥismo]]
* [[Bhikkhuni]]
 
[[Kategorio:Religiuloj]]
[[Kategorio:Monaĥinoj|*]]
[[Kategorio:Religiuloj]]
[[Kategorio:Ordenaj fratinoj]]
[[Kategorio:Ekleziaj titoloj]]
[[Kategorio:Asketismo]]
233 968

redaktoj